Csaba Fenyvesi (skermisto)

Csaba Fenyvesi [ĉaba fenjveŝi], laŭ hungarlingve kutima nomordo Fenyvesi Csaba estis hungara skermisto (spadisto, rapiristo), trifojaj olimpiano, olimpika ĉampiono, mondĉampiono, ankaŭ kuracisto.

Csaba Fenyvesi
Csaba Fenyvesi en 2014
Csaba Fenyvesi en 2014
Persona informo
Naskiĝo 14-an de aprilo 1943 (1943-04-14)
en Budapeŝto
Morto 3-an de novembro 2015 (2015-11-03) (72-jaraĝa)
en Budapeŝto
Tombo Tombejo Farkasrét
Ŝtataneco Hungario
Okupo
Okupo skermanto
vdr
Busto pri Csaba Fenyvesi

Csaba Fenyvesi[1] naskiĝis la 14-an de aprilo 1943 en Budapeŝto, li mortis la 3-an de novembro 2015 en Budapeŝto.

Biografio redakti

Csaba Fenyvesi maturiĝis en gimnazio en Budapeŝto, sed dum lernado li ankaŭ skermis en sportklubo. Inter 1967-1979 li estis ano de la nacia hungara skerma teamo. Li estis hungara ĉampiono 15-foje. Li estis olimpiano en Somera Olimpiko 1968 kaj Somera Olimpiko 1972 kun 3 oraj medaloj, krome en mondĉampionumoj inter 1970-1978 li estis la unua trifoje. En 1980 li forlasis la skermadon, poste li havis postenojn en la sporta vivo. Intertempe en 1968 li akiris medicinan diplomon en Medicina Universitato de Budapeŝto kaj eklaboris en hospitalo pri fervojistoj. En 1974 li estis levita kirurgo kaj esploristo pri kancero. Ekde 1994 li estis institutestro. Lia dua edzino naskis 2 gefilojn. Li ricevis kelkajn premiojn.

Memorigiloj redakti

Fontoj redakti

Referencoj redakti