Csaba Hegedűs [ĉaba hegedUŝ], laŭ hungarlingve kutima nomordo Hegedűs Csaba estas hungara luktisto, olimpiano, olimpika kaj monda ĉampiono, trejnisto.

Csaba Hegedűs
Csaba Hegedűs
Csaba Hegedűs
Persona informo
Naskiĝo 6-an de septembro 1948 (1948-09-06) (75-jaraĝa)
en Sárvár
Ŝtataneco Hungario
Familio
Edz(in)o Marianne Sinkovits
Okupo
Okupo amatora luktisto • sporta trejnisto
vdr

Csaba Hegedűs[1] naskiĝis la 6-an de septembro 1948 en Sárvár.

Csaba Hegedűs
Csaba Hegedűs dekstre

Biografio redakti

Csaba Hegedűs akiris trejnistan diplomon en Gimnastika Altlernejo de Budapeŝto, juran diplomon en Scienca Universitato Loránd Eötvös en 1979. Lia edzino naskis tri gefilojn inter 1976-1982. Li ricevis premiojn inter 1971-2022.

Sporta kariero redakti

Csaba Hegedűs inter 1957-1967 estis luktisto en Szombathely, poste en ĉefurba sportklubo ĝis 1978. Li estis hungara ĉampiono kvarfoje inter 1971-1978 en klasik-stila luktado, unufoje en liberstila luktado en 1971, dum li apartenis al la hungara nacia teamo ekde 1968. Li estis olimpiano en Hungario en la Somera Olimpiko 1972 kun ora medalo, krome en mondĉampionumo li estis la unua en 1971. En 1973 li suferis vivdanĝeran aŭtoakcidenton, poste 2 jarojn li ne povis konkursi. Li estis denove olimpiano en Hungario en la Somera Olimpiko 1976 sen medalo. Li finis sian aktivan sportan karieron en 1979, poste li estis trejnisto, se ne paroli pri postenoj en la sporta vivo. En 2001 li fondis lernejon por luktistoj.

Lia libro redakti

  • Mr. Tus-tankönyv (kunaŭtoro, 2018)

Fontoj redakti

Referencoj redakti