Csaba Káel [ĉaba], laŭ hungarlingve kutima nomordo Káel Csaba estis hungara reĝisoro, produktoro.

Csaba Káel
Csaba Káel
Csaba Káel
Persona informo
Naskiĝo 8-an de junio 1961 (1961-06-08) (62-jaraĝa)
en Miskolc
Ŝtataneco Hungario
Alma mater Teknika kaj Ekonomia Universitato de BudapeŝtoUniversitato de Dramo kaj Filmo
Okupo
Okupo filmreĝisoro
vdr

Csaba Káel[1] naskiĝis la 8-an de junio 1961 en Miskolc.

Biografio redakti

Csaba Káel akiris arkitekturan diplomon en Teknikuniversitato de Budapeŝto en 1986, post 3 jaroj reĝisoran diplomon en Teatra kaj Filma Altlernejo. Liaj plej gravaj altlernejaj instruistoj estis Károly Makk, István Szabó (filmreĝisoro), Gyula Gazdag, Elemér Ragályi kaj György Illés. Post siaj studoj li laboris en filma studio, sed en 1990 li partoprenis en kurso en Londono. En 1991 li fondis kun iu filmproduktan firmaon, kiu respondecis pri kampanjoj de Fidesz inter 1994 kaj 2002. En 2005 la firmao ĉesis pro granda ŝuldo. En 2005 li iĝis arta konsilisto de Palaco de Artoj, en la sekvanta jaro li ekinstruis en akademio. Ekde 2011 li estis gvidanto de la Palaco de Artoj. Li partoprenis en produktoj de reklamaj filmoj (resume pli ol 400) kaj operaj spektakloj (ĉirkaŭ 40). Li ricevis premiojn ekde 1991, pli valorajn en 2018 (Honora legio) kaj 2020 (premio Kossuth). Li havas edzinon, kiu naskis trifoje.

Elektitaj filmaj laboroj redakti

  • Fradika (dokumenta filmo, 1986)
  • Elindultam szép hazámból (portreta filmo pri Ilona Tokody, 1993)
  • Bartók 2005 (dokumenta filmo pri Béla Bartók, 2005)
  • Munkácsy (dokumenta filmo pri Mihály Munkácsy, 2013)

Elektitaj teatraj laboroj redakti

Fontoj redakti

Referencoj redakti