Csaba Kutnyánszky

Csaba Kutnyánszky [ĉaba kutnjAnski], laŭ hungarlingve kutima nomordo Kutnyánszky Csaba estas hungara korusestro, kantisto, altlerneja instruisto.

Csaba Kutnyánszky
Persona informo
Naskiĝo la  10-an de januaro 1967(nun 1967-01-10)
en Hungario Pécs (Hungario)
vdr

Csaba Kutnyánszky[1] naskiĝis la 10-an de januaro 1967 en Pécs.

Biografio redakti

Csaba Kutnyánszky komencis konatiĝis pri klarneto kaj saksofono en la aĝo de 10. Li akiris pedagogian diplomon en Scienca Universitato Janus Pannonius en 1990, iom poste korusestran diplomon en Muzikarta Altlernejo Ferenc Liszt en 1995. Liaj plej gravaj instruistoj estis István Párkai kaj Aurél Tillai. Jam dum la studentaj jaroj en 1985 li fondis koruson, kiun li dirigentis inter 1989-2008, en 1994 aliajn 2 korusojn en Pécs, respektive en Pécsvárad. En la 1990-aj jaroj la korusoj partoprenis en konkursoj, kie ili atingis ofte unuajn lokojn. Inter 1992-2002 li partoprenis en kelkaj eksterlandaj majstrokursoj, en 1998 li esploris ĉe la Universitato de Bolonjo helpe de stipendio. Ekde 2002 li instruas en la Muzikarta Universitato (pli frue menciita Muzikarta Altlernejo), ekde 2012 li estas katedrestro. En 2005 li akiris sciencan gradon DLA kaj habilitiĝo okazis en 2013. Kelkfoje li kantas sola en korusaj programoj. Ekde 2009 li gvidas la majstran klason de la Renesancaj kaj Barokaj Tagoj en Keszthely.

Elektitaj koncertoj redakti

Elektitaj disĉiploj redakti

Fontoj redakti

Referencoj redakti

  1. rhttps://lfze.hu/oktatok/kutnyanszky-csaba-1336