Csaba LENDVAY aŭ laŭ hungarlingve kutima nomordo Lendvay Csaba - prononco de la persona nomo laŭ IPA [ˈtʃɒbɒ] - estas komputilisto kaj esperantisto de hungara deveno. Li naskiĝis la  9-an de januaro 1956(nun 1956-01-09) en Zalaegerszeg, Hungario, do nun estas 68-jara. Post esperantiĝo en lerneja aĝo, li ekagis en la loka Esperanto-asocio Juna Koro. En TEJO li aktivis precipe kiam li estis universitata studento pri analiza kemio de la Eötvös-Loránd-Universitato (ELTE) en Budapeŝto inter la jaroj 1974 kaj 1979. Tiutempe li estis la ĝenerala sekretario de Hungara Esperanto-Junularo kaj reprezentis la organizaĵon en internaciaj eventoj. Interalie li partoprenis en la komitato de TEJO, estis elektita membro de la estraro kaj funkciis kiel ĝenerala sekretario de TEJO.

Csaba Lendvay

Csaba Lendvay en 2009
Persona informo
Naskiĝo la  9-an de januaro 1956(nun 1956-01-09)
en en Zalaegerszeg, Hungario
Lingvoj Esperanto
Nacieco hungara kaj kanada
Ŝtataneco HungarioKanado
Alma mater Universitato Eötvös Loránd
Okupo
Okupo esperantisto
Esperanto
Aliaj aktivaĵoj vidu tekste
vdr

En 1979 li komencis la profesian vivon kaj malpliigis la movadan engaĝigon. Sekvis edziĝo kaj nasko de filo. Post divorco li re-edziĝis kaj en 1989 translokiĝis al Kanado. En la dua edzeco li havas 2 filinojn. Nun li loĝas en Oakville en sud-centra Ontario (Kanado), urbo borde de la Ontaria Lago, sudokcidente de Misisogo kaj Toronto. Li profesie laboras kiel komputoscienca konsultanto.

Dum la dua IJF en Lido di Jesolo proksime de Venecio, printempe de 1978: Michela Lipari laŭdas Bruĉjon Casini. Aŭskultas la aliaj tiamaj TEJO-komitatanoj: Csaba Lendvay, Floreal Gabalda, Gert van Tongerloo kaj Thomas Bormann