Csaba Szegedi
Csaba Szegedi [ĉaba segedi], laŭ hungarlingve kutima nomordo Szegedi Csaba estas hungara pentristo, altlerneja instruisto.
Csaba Szegedi | |
---|---|
Csaba Szegedi en 2016 | |
Persona informo | |
Naskonomo | Szegedi Csaba |
Naskiĝo | 17-an de marto 1960 (64-jaraĝa) en Kiskőrös |
Ŝtataneco | Hungario |
Alma mater | Hungara Belarta Universitato |
Okupo | |
Okupo | pentristo |
Csaba Szegedi [1] naskiĝis la 17-an de marto 1960 en Kiskőrös.
Biografio redakti
Csaba Szegedi akiris diplomon en Belarta Altlernejo de Budapeŝto en 1985, poste li studis samloke en la majstrokurso. Lia plej grava instruisto estis Pál Gerzson. Li havis stipendion en 1985, baldaŭ en la jaroj 1991 kaj 2006. Inter 1988 kaj 1991 li instruis en instituto de Industriarta Altlernejo, inter 1992-1995 li laboris en Munkeno. Hejmenveninta li instruas en la Industriarta Altlernejo. En la sama loko, sed jam en rango universitato li akiris sciencan gradon DLA en 2010. Li ricevis premiojn inter 1986-2015.
El solaj ekspozicioj redakti
- Dunaújváros (1985)
- Roterdamo (1990)
- Budapeŝto (1990, 2007
- Bremen (1992, 1995)
- Munkeno (1993, 1995)
- Székesfehérvár (2003, 2010)
- Novjorko (2007, 2011)
El kolektivaj ekspozicioj redakti
- Budapeŝto (1987, 2000, 2005, 2013)
- Heidenheim (1988)
- Munkeno (1992, 1995)
- Székesfehérvár (2007, 2012)
- Szeged (2011)
Fontoj redakti
- hungarlingva biografio kun bildoj Arkivigite je 2018-08-28 per la retarkivo Wayback Machine
- hungarlingva biografio