Csabrendek
Csabrendek (ĉabrendek) estas vilaĝo kun titolo vinvilaĝo en Hungario, en regiono Meza Transdanubio, en Veszprém (departemento), en subregiono de Sümeg.
Bazaj informojRedakti
- Areo: 45nbsp;km²
- Loĝantaro: 3010
- Poŝtkodo: 8474
- Telefonprefikso: 87
SituoRedakti
La vilaĝo situas sur malebenaĵo, sub monto Rendek 374 m-ojn alta, laŭ traira flankovojo. Sümeg troviĝas 3 km-ojn for.
HistorioRedakti
La vilaĝo estis loĝata dum la neolitiko, baldaŭe keltoj, romianoj kaj slavoj alvenis. La unua mencio devenis el 1314 en formo Villa Rennek, sed en la proksimo estis vilaĝoj Al-Csab kaj Fel-Csab (=Suba kaj Supra Csab). Ĝis 1428 Rendek estis distriktejo. La turkoj faris senhoma la vilaĝojn Csab, sed Rendek restis viva. Post la turkoj alvenis loĝantoj el diversaj landoj. En 1949 kolĥozo formiĝis. Dum la socialismo oni minadis tie baŭksiton, eĉ sub la stratoj. Sekve katastrofo okazis en 2008: difinitaj lokoj abrupte malaltiĝis (kie estis minejo), eĉ homo mortis.
Vilaĝservoj estas infanĝardeno, kulturdomo, biblioteko.
VidindaĵojRedakti
- postbaroka katolika preĝejo omaĝe al Sankta Laŭrenco, en 1797 trakonstruiĝis
- baroka nobeldomo de Bogyay (bodjai) el la 1790-aj jaroj
- baroka kastelo de Fekete de 1775, en 1816 klasikismiĝis
- postbaroka nobeldomo de Osztenhuber el la 18-a jarcento
- ruinaĵo de preĝejo el la 13-a jarcento
FamulojRedakti
En Csabrendek naskiĝis:
- János Fekete (ĉambelano)
- ministro János Vörös
- vitroartisto Márton Horváth.