Csongor István Nagy

Csongor István Nagy [nadj], laŭ hungarlingve kutima nomordo Nagy Csongor István estis hungara advokato, altlerneja instruisto.

Csongor István Nagy
Persona informo
Naskiĝo 16-an de decembro 1979 (1979-12-16) (44-jaraĝa)
en Kluĵo
Lingvoj anglahungara
Ŝtataneco Hungario
Alma mater Universitato Eötvös LorándUniversitato Eötvös Loránd
Okupo
Okupo akademiulo • juristo • universitata instruisto
vdr

Csongor István Nagy[1] naskiĝis la 16-an de decembro 1979 en Cluj (Rumanio).

Biografio redakti

Csongor István Nagy apartenis al la hungara minoritato en Rumanio. Li akiris juran diplomon en Scienca Universitato Loránd Eötvös en 2003. En la sekvantaj jaroj li akiris sciencajn gradojn L.L.M. kaj S.J.D en Mez-Eŭropa Universitato, li plustudis en Roterdamo, Heidelberg kaj Novjorko, fine en 2009 li akiris Ph.D. en Universitato Loránd Eötvös. Ekde 2007 li instruas en la Scienca Universitato de Szeged, kie li estis katedrestro post 4 jaroj. Intertempe en 2008 li ankaŭ advokatiĝis kaj ekde la sama jaro li estas docento de Teknika kaj Ekonomia Universitato de Budapeŝto. Li instruas ankaŭ en Transilvania Hungara Universitato Sapientia ekde 2013. Lia habilitiĝo okazis en 2014 en Universitato de Szeged. Krom la hungara li parolas angle, latine, germane, rumane. Li ricevis stipendiojn en la 2000-aj kaj 2010-aj jaroj, tiutempe ankaŭ premiojn.

Elektitaj kontribuoj redakti

  • Az Európai Unió nemzetközi magánjoga (2006)
  • A közösségi és a magyar kartelljog kézikönyve (manlibro, 2008)
  • Útmutató a tisztességtelen kereskedelmi gyakorlat tilalmáról (2012)
  • EU and US Competition Law: Divided in Unity? (2013)

Fontoj redakti

Referencoj redakti