Csongrád (urbo)
Csongrád [ĉongrAd] estas urbo kun titolo vinvilaĝo kaj kuracbanloko en Hungario, en regiono Suda Ebenaĵo, en departemento Csongrád, en Distrikto Csongrád, kies centro ĝi estas. La loknomo signifas slave: nigra (komprenu:tera) fortikaĵo. Oni nomis la departementon laŭ la fortikaĵo.
Csongrád | |||||
---|---|---|---|---|---|
Hungaria urbo • Q1214945 • urban district of Hungary • urban district of Hungary | |||||
Flago | Blazono | ||||
Administrado | |||||
| |||||
Poŝtkodo | 6640 | ||||
En TTT | Oficiala retejo [+] | ||||
Demografio | |||||
Loĝantaro | 15 454 (2023) [+] | ||||
Loĝdenso | 89 loĝ./km² | ||||
Geografio | |||||
Geografia situo | 46° 43′ N, 20° 8′ O (mapo)46.71111111111120.140277777778Koordinatoj: 46° 43′ N, 20° 8′ O (mapo) [+] | ||||
Alto | 83 m [+] | ||||
Areo | 173,89 km² (17 389 ha) [+] | ||||
Horzono | Mezeŭropa tempo [+] | ||||
| |||||
Alia projekto | |||||
Vikimedia Komunejo Csongrád [+] | |||||
Situo redakti
Csongrád situas sur ebenaĵo, laŭ dekstra bordo de Tiso havanta havenon kaj pontojn, ĉe kunfluejo de Körös, laŭ ĉefvojo kaj fervojo Kiskunfélegyháza-Szentes. Proksime estas Szentes.
Historio redakti
En la 11-a jarcento la tiam ekzistanta fortikaĵo kaj la ĉirkaŭaĵo estis departementejo, kiu rango ĉesis en 1241. Ŝajnas, la tataroj detruis la komunumon. En la 15-a jarcento Csongrád havis la rangon urbo. En 1769 katolika preĝejo omaĝe al Beata Damo konstruiĝis. En 1849 la aŭstra armeo forbruligis la urbon. En 1876 ĝi degradiĝis je grandvilaĝo kaj rericevis ĝin en 1923.
Ĉarumistoj redakti
En la 19-a jarcento la komunumo estas centro de ĉarumistoj. Tiam okazis reguligo de Tiso. La laboristoj estis malriĉuloj, havantaj unuradan ĉarumon kaj platfosilon. En la urbo troviĝas monumento de ĉarumisto. Apud la urbo troviĝas iama riverbranĉo de Tiso.
Banloko redakti
Oni banadas ne nur en Tiso, sed ankaŭ en la termala banejo.
Vidindaĵoj redakti
- Preĝejo Ĉieliro de Maria (Csongrád)
- Preĝejo Sankta Roĥo (Csongrád)
- Preĝejo Sankta Jozefo (Csongrád)
- Kalvinana preĝejo (Csongrád)
- Tiso-bordo kun malnovaj domoj kaj feriejoj
Famuloj redakti
En Csongrád naskiĝis kaj mortis:
En Csongrád naskiĝis: