Cubillos del Sil

(Alidirektita el Cubillinos)

Cubillos del Sil [kuBIljos delSIL] estas municipo de la provinco Leono, en la regiono Kastilio-Leono, Hispanio. Ĝi apartenas al komarko El Bierzo, en la okcidento de la provinco. Cubillos del Sil estas etimologie rilatebla al Turetoj de la rivero Sil, aŭ Montetoj de la rivero Sil. Temas pri areo kie oni parolas la hispanan kaj la leonan.

Cubillos del Sil
municipo en Hispanio

Blazono

Blazono
Administrado
Poŝtkodo 24492
En TTT Oficiala retejo [+]
Demografio
Loĝantaro 1 741  (2023) [+]
Loĝdenso 33 loĝ./km²
Geografio
Geografia situo 42° 37′ N, 6° 34′ U (mapo)42.623611111111-6.5636111111111Koordinatoj: 42° 37′ N, 6° 34′ U (mapo) [+]
Alto 578 m [+]
Areo 53,41 km² (5 341 ha) [+]
Horzono UTC+01:00 [+]
Cubillos del Sil (Provinco Leono)
Cubillos del Sil (Provinco Leono)
DEC
Cubillos del Sil
Cubillos del Sil
Situo de Cubillos del Sil
Cubillos del Sil (Hispanio)
Cubillos del Sil (Hispanio)
DEC
Cubillos del Sil
Cubillos del Sil
Situo de Cubillos del Sil

Map

Alia projekto
Vikimedia Komunejo Cubillos del Sil [+]
vdr
Komarkoj de la provinco Leono; El Bierzo plej okcidente, oranĝece.

Ĝia municipa teritorio estas formata de la loĝlokoj Cabañas de la Dornilla, Cubillinos, Cubillos del Sil, Finolledo, Fresnedo kaj Posadina, okupas totalan areon de 53,41 km² kaj laŭ la demografia informo de la municipa censo fare de la INE en 2021, ĝi havis 1 796 loĝantojn. Ĝi akiris pli ol 1 000 loĝantojn el la komenco de la 20-a jarcento pro la migrado el ruraj zonoj al urboj kaj ties proksimeco al la urbo Ponferrada, por kiu ĝi funkcias kiel dormurbo, kaj pro aligo de apudaj loĝlokoj. Ĝi distas 120 km de Leono, provinca ĉefurbo, kaj nur 9 km de Ponferrada.

Estas atestaĵoj de antaŭromia kaj romia loĝado rilata al la orminado; en Mezepoko okazis reloĝado. La areo apartenis al la Regno Leono kaj suferis pro la militoj kontraŭ Portugalio kaj pro la Milito de Hispana Sendependiĝo. En la jaroj tuj post la Hispana Enlanda Milito la tuta areo de El Bierzo estis rifuĝejo de kontraŭfrankisma gerilo kaj tial okazis oftaj konfliktoj de policaj civilgvardianoj kontraŭ gerilanoj kaj apogantoj.

Tradiciaj enspezofontoj estis agrikulturo, brutobredado kaj ĉasado. Lastatempe industrio plie ekgravis el termoelektra centralo de ENDESA al esplorado pri evoluo al pli pura sistemo por generado de energio. Servoj, rura turismo, preĝejoj ktp.

Vidu ankaŭ redakti

Notoj redakti