Kuenko (Ekvadoro)

Ekvadora urbo
(Alidirektita el Cuenca (Ekvadoro))

Cuenca, oficiale Santa Ana de los Ríos de Cuenca (de la riveroj) kaj en Esperanto KvenkoKuenko, estas urbo de la centra sudo de la Respubliko Ekvadoro kaj estas la ĉefurbo de la provinco Azuay kaj de la Regiono 6a. Estas situanta en la suda parto de la Ekvadoraj Andoj. Ties Historia Centro estis deklarita Monda heredaĵo de Unesko en la jaro 1999. Estas nomata la Ateno de Ekvadoro pro sia majesta arkitekturo, sia kultura diverseco, sia alportado al la ekvadoraj belartoj, sciencoj kaj beletroj kaj pro esti la naskoloko de multaj gravuloj de la ekvadora socio. La manfaritaj pajlĉapeloj estas specialaĵo por la tuta lando.

Kuenko
urbo

Flago

Blazono

Flago Blazono
Administrado
Poŝtkodo EC010150
En TTT Oficiala retejo [+]
Demografio
Loĝantaro 361 524  (2022) [+]
Loĝdenso 5 121 loĝ./km²
Geografio
Geografia situo 2° 54′ S, 79° 0′ U (mapo)-2.8974138888889-79.004480555556Koordinatoj: 2° 54′ S, 79° 0′ U (mapo) [+]
Alto 2 550 m [+]
Areo 70,59 km² (7 059 ha) [+]
Horzono UTC-05:00 [+]
Kuenko (Ekvadoro)
Kuenko (Ekvadoro)
DEC
Kuenko
Kuenko
Situo de Kuenko

Map

Alia projekto
Vikimedia Komunejo Cuenca, Ecuador [+]
vdr
Antikva Katedralo de Cuenca, unu de la unuaj konstruaĵoj, nuna muzeo.
Ekzemplo de respublika arkitekturo en la Historia Centro de Cuenca.
Pajlĉapeloj manfaritaj en vendejo de la urbo.
Nova Katedralo de Cuenca.

Toponimio redakti

La hispana fondo estis farita la 12-an de aprilo 1557 fare de Gil Ramírez Dávalos. La urbo portas la nomon de "Santa Ana de los Ríos de Cuenca" honore al la urbo Cuenca en Hispanio, naskoloko de la vixreĝo de Hispanio nome Andrés Hurtado de Mendoza, kiu estis fondinto de la urbo. La resto de la nomo devenas de la tradicio hispana dediĉi la novajn urbojn al sanktulo aŭ sanktulino de la katolika eklezio, tiukaze al Sankta Anna. La kuenkanoj estas miksrasuloj, posteuloj de Kanjarioj, de la Ĉaŭlabamboj aŭ Takalŝapaoj (Azuay).

Areo redakti

Azogues estas dormurbo de Kvenko.

Universitatoj redakti