Cuiabá
Cuiabá [kujaba] estas urbo de Brazilo, ĉefurbo de subŝtato Mato Grosso.
Situo : 15° 35′ 45″ Sudo 56° 05′ 49″ Okcidento / 15.5958 °S, 56.0969 °U (mapo)Koordinatoj: 15° 35′ 45″ Sudo 56° 05′ 49″ Okcidento / 15.5958 °S, 56.0969 °U (mapo)
Urbo Cuiabá | |
Flago | Blazono |
municipo de Brazilo • urbego | |
---|---|
Datreveno | 1-a de januaro |
Fondiĝo | 1727 |
Nomo de la loĝanto | cuiabano |
Urbestr(in)o | Mauro Mendes (Brazila Socialista Partio) ĝis 2016 |
Situo | |
Subŝtato | Mato-Groso |
Mezoregiono | Centro-Sul Mato-Grossense |
Mikroregiono | Cuiabá |
Najbaraj urboj | Ne disponebla |
Geografiaj aspektoj | |
Areo | 3.538,17 km² |
Loĝantaro | 550.562 loĝ. 2009 [1] |
Loĝdenso | 148,90 loĝ./km² |
Alteco | 165 metroj |
Klimato | tropika |
Horzono | UTC-4 |
Sociaj indikiloj | |
IHD | 0,821 2000 [2] |
MEP | R$ 7.189.521.000 (41) - 2006 [3] |
MEP per capita | R$ 13.244,00 2006 [3] |
Esperanto en Cuiabá
redaktiĈirkaŭ 1945 tie movadis Keller Farina.
De la 21-a de septembro ĝis la 15-a de decembro 1984 funkciis Esperanto-kursoj en la jenaj institucioj de Cuiabá: Federacia Universitato de Mato Grosso, “Liceu Cuiabano” kaj Sekretariofico pri Edukado de la subŝtato Mato Grosso. La tiama subŝtatestro, s-ro Julio Campos, kaj lia edzino estas simpatiantoj de Esperanto-movado kaj subtenas la dediĉan laboron de samideano Ciro Gomes de Freitas, ĉefa respondeculo pri la disvastigo de la Esperanto.
La 7-a Kongreso de BEJO (Brazila Esperantista Junulara Organizo) en Januaro 1985 okazis en Cuiabá sub la protekto de s-ino Izabel Pinto Campos, edzino de la subŝtatestro, kiu oferis bankedon al la junuloj ĉe “Palácio Alencastro”.
Referencoj
redakti- ↑ Estimativas da população para o Brasil em 2008 (14 de aŭgusto 2009). Alirita 5 de septembro 2009 .
- ↑ Ranking decrescente do IDH-M dos municípios do Brasil. Atlas do Desenvolvimento Humano (2000). Arkivita el la originalo je 2009-10-03. Alirita 11 de oktobro 2008 .
- ↑ 3,0 3,1 Produto Interno Bruto dos Municípios 2003-2006 (16 de decembro 2008). Alirita 26 de junio 2009 .