Kies reganto, ties religio

(Alidirektita el Cuius regio eius religio)

Kies reganto, ties religio (latine Cuius regio, eius religio) estas la principo, laŭ kiu la religio de la reganto de iu regno estu la religio de tiu regno, kaj de ties regnanoj. Ĝi estis la rezulto de la Paco de Aŭgsburgo (1555), traktato inter la Katolikanoj kaj Protestantoj militantaj ene de la Sankta Romia Imperio. Ĝi finis ĉefe la militan daŭran situacion en Centra Eŭropo kaj ĉefe en Germanio.