Cumbel
Cumbel estas komunumo de la komunumaro Lumnezia/Lugnez kaj la distrikto Surselva en Kantono Grizono, Svislando. Ĝi havis 249 loĝantojn je la 31-a de decembro 2009.
Cumbel | |
---|---|
![]() | |
![]() | |
Kantono | Grizono |
Distrikto | Surselva |
Komunumaro | Lumnezia/Lugnez |
Koordinatoj | 46° 43′ 37″ N 9° 11′ 35″ O / 46.72694 °N, 9.19306 °O (mapo)Koordinatoj: 46° 43′ 37″ N 9° 11′ 35″ O / 46.72694 °N, 9.19306 °O (mapo) |
Nombro de loĝantoj | 249 |
Areo | 4,46 km² |
Alteco | 1138 m super marnivelo |
Poŝtkodo | 7142 |
Komunumkodo | 3592 |
![]() |
Geografio redakti
Cumbel situas en la suba parto de la valo Lumnezia ĉe la sudokcidenta deklivo de la monto Piz Mundaun. Krom la vilaĝo Cumbel mem al la komunumo apartenas ankaŭ la vilaĝeto Sogn Murezi.
Najbaraj komunumoj redakti
La komunumo Cumbel limas en nordo al Luven, en nordoriento al Sevgein, en oriento al Pitasch, en sudoriento al Duvin, en sudo al Surauna, en sudokcidento al Vella, kaj en okcidento al Morissen.
Trafiko redakti
Cumbel situas ĉe la vojo de Ilanz al Vrin, sur kiu kondukas poŝtaŭtolinio, per kiu la komunumo estas konektita al la publika transportreto.
Lingvoj redakti
La oficiala lingvo de Cumbel estas la sursilvana dialekto de la romanĉa lingvo.
Vidindaĵoj redakti
La virina pordego ĉe Porclas estas memorejo pri la laŭdira armila subteno de la virinoj de Vallumnezia kontraŭ la Grafoj de Werdenberg-Sargans en la jaro 1352. La virina prodego estas ankaŭ la simbolo de la komunuma blazono.
Historio redakti
La unua dokumenta mencio de Cumbel datiĝas el la jaro 825 kiel Cumble. Ĝis 1983 la komunumo oficiale nomiĝis Cumbels. Cumbel estis ek de la 13-a jarcento feŭdo de la episkopejo Koiro kaj apartenis al la voktejo Belmont. En la jaro 1538 Cumbel sin liberaĉetis de la episkopejo Koiro kaj formis ĝis 1851 najbararon kune kuj Peiden kaj Camuns. Ek de la 1970-aj jaro Cumbel proksime kunlaboras kun la najbara komunumo Morissen, kun kiu ĝi komune gvidas lernejon. Aktuale la komunumoj de la valo Vallumnezia diskutas pri kunfandiĝo de la komunumoj de la valo. [1]
Notoj kaj referencoj redakti
Eksteraj ligiloj redakti
- Vidu ankaŭ en la Vikimedia Komunejo la kategorion Cumbel – (Kolekto de bildoj kaj plurmediaj dosieroj)
Bildoj redakti
-
Preĝejo de Cumbel
-
Preĝejo de Sogn Murezi
-
Porclas Cumbel, memorejo pri la virinoj, kiuj luktis por la libereco de la valo