Teminka kurulo

(Alidirektita el Cursorius temminckii)

Teminka kurulo, Cursorius temminckii, estas birdo de la familio de glareoloj kaj kuruloj, nome Glareoledoj. Ĝi estas vadbirdo kiu loĝas en sub-sahara Afriko, escepte la angulo de la golfo de Gvineo. La specifa nomo omaĝas la nederlandan ornitologon Coenraad Jacob Temminck.

Kiel legi la taksonomionVikipedio:Kiel legi la taksonomion
Kiel legi la taksonomion
Teminka kurulo


Biologia klasado
Regno: Animaloj Animalia
Filumo: Ĥorduloj Chordata
Klaso: Birda klaso Aves
Ordo: Ĥaradrioformaj Charadriiformes
Familio: Glareoledoj Glareolidae
Genro: ''Cursorius'' 'Cursorius'
Specio: Teminka kurulo 'Cursorius temminckii'
Swainson 1822
Aliaj Vikimediaj projektoj
vdr

Aspekto redakti

Tiu birdo, kiel aliaj kuruloj, havas longajn flavecajn krurojn -kun nur tri fingroj kaj neniu malantaŭe, do adaptitaj al kurado- kaj longajn flugilojn. Ili havas iome subenkurvitajn kaj pintakrajn bekojn nigrajn, mallongajn kaj maldikajn. La korpa plumaro estas bruna -pli malhela dorse-, sed multe pli bunta kaj multkolora en antaŭaj partoj ol kurbirdo ekzemple sed ne tiom kiom ĉe la Hindia kurulo, kaj paliĝanta al blankeca koloro en pli malalta ventro. La plej rimarkinda eco de tiu specio estas la kapa bildo: pli precize estas nigra traokula strio kiu malantaŭeniras ĝis la nuko suben -kiel en la Kurbirdo-, super ĝi estas blanka supraokula strio -sed ne tiom rimarkinda kiom en la Kurbirdo-; sed super ĉio estas krono ruĝeca -kiel en la Hindia kurulo-. De malantaŭe la birdo aperas tute bruna kun tiu rimarkindaj nuko kaj krono.

Referencoj redakti