Kusko

(Alidirektita el Cuzco)

Kusko (hispane CuscoCuzco [kusko], keĉue Qusqu [qOsqo] [xOsxo]) estas grava turisma kaj historia urbo de Peruo. Ĝi estas ĉefurbo de la Regiono Kusko.

Kusko
hispane Cusco, hispane Cuzco, keĉue Qusqu
urbo
Oficiala nomo: Cusco
Ŝtato Peruo Peruo
Regiono Regiono Kusko
Provinco Provinco Kusko
Historiaj regionoj Inkaa imperio, Reĝlando de Kusko
Montaro Andoj
Konata loko Saksajŭaman
Situo Kusko
 - alteco 3 399 m s. m.
 - koordinatoj 13° 31′ 30″ S 71° 58′ 20″ U / 13.52500 °S, 71.97222 °U / -13.52500; -71.97222 (mapo)
Areo 70 015,3 km² (7 001 530 ha)
Loĝantaro 358 935 (2007)
Denseco 5,13 loĝ./km²
Valo Valo Sacred
Fondo 1100
Horzono PT (UTC-5)
Poŝtkodo
Telefona antaŭkodo 84
Loko de Monda heredaĵo de UNESKO
Nomo Kusko
Tipo de heredaĵo kultura heredaĵo
Jaro 1983 (#7)
Numero 273
Regiono Latina Ameriko
Kriterioj iii, iv
Situo enkadre de Peruo
Situo enkadre de Peruo
Situo enkadre de Peruo
Situo enkadre de Sud-Ameriko
Situo enkadre de Sud-Ameriko
Situo enkadre de Sud-Ameriko
Vikimedia Komunejo: Cusco
Retpaĝo: www.municusco.gob.pe
Map
Katedralo el Kusko
Viro el Kusko partoprenanta en viva natura sceno dum Kristnasko en 2008

La loĝantoj estas plejmulte indianoj, rektaj posteuloj de la Inkaa imperio kaj parolantaj kiel gepatran lingvon la keĉuan, la lingvon de la Inkaa imperio.

Kusko estas ĉefa arkeologia loko de Ameriko, komparebla nur kun kelkaj lokoj en Meksiko, kaj estas la plej antikva urbo de la kontinento, kiu estis senĉese loĝata. Ĝi estis la lulilo de la civilizo Inkaa, kaj ĉefurbo de ĝia imperio ekde la dekdua jarcento ĝis la alveno en 1532 de la hispanaj konkerantoj ("conquistadores") estrataj de Francisco Pizarro, kaj ĝis la fondo de la nova ĉefurbo Lima en 1535.

Historio redakti

La nomo Qusq'u signifas en la kechua lingvo "umbiliko de la mondo".

Laŭ la legendo, tiun urbon starigis dum la dekdua jarcento la unua inkao, Manko Kapak, ido de la Suno kaj deveninta el la "insulo de la Suno", ceremonia loko, kiu estas en lago Titikako. Fakte la regiono de Kuzko estis loĝata jam ekde la oka jarcento, dum la civilizo Wari; tamen Manko Kapak reale estis unu el la unuaj reĝoj inkaaj.

La inkaa reĝolando kun ĉefurbo Kuzko restis relative malgranda ĝis la komenco de 1400. En 1438 la apuda reĝolando de la Ĉankoj preskaŭ sukcesis permiliti Kuzkon, kaj la sepa Inkaestro Jaŭar Ŭakak ne plu esperis savi sian reĝolandon kaj sian idaron de la Suno.

Sed lia dua ido, kiu sekve nomiĝis Ŭirakoĉa Inka, ne cedis kaj per lasta senespera batalo venkis la Ĉankojn. Tio estis komenco de la grandaj landakiroj atingitaj fare de lia ido Paĉakutek kaj de la sekvaj reĝoj ĝis la dekdua. Ili vastigis la Inkaan imperion ekde la regiono de Santiago de Chile, en Ĉilio, ĝis norde de Quito, en Ekvadoro, laŭ pli ol 4000 km, kun starigo de gravaj aranĝoj kiel terasaj deklivoj, fortikaĵoj, reĝaj stratoj.

La dekdua Inkaestro, Ŭajna Kapak, disduigis sian imperion inter du idoj: Huaskar, la laŭrajta heredanto, kaj Atahualpa, kies patrino estis princino de la venkita reĝolando de Quito, kaj kiu tial ne plene rajtis iĝi Inkao, sed estis plenuminta gravaĵojn dum la milito.

Nelonge post la morto de Ŭayna Kapak, je la jaro 1532 sovaĝa intercivitana milito eksplodis inter la du duonfratoj; Atahualpa venkis, kaptis Ŭaskar-on kaj lin mortigis kun plejparto de la Suna reĝfamilio.

Intertempe la hispanoj elŝipiĝis ĉe Guayaquil, apud Quito. Ili eniĝis la imperion laŭ la direkto de Quito al Kuzko, ne renkontante gravan reziston pro la malordo kaŭzita de la ĵusa intercivitana milito, kaj pro siaj superfortaj armoj.

Je la 16-a de oktobro 1532 Pizarro, okupinta Kaĥamarkon kun kelkaj dekoj de hispanoj, sukcesis renkonti la reĝon Atahualpa. Li kaptis lin surprize kaj rapide mortigis multegajn militistojn. Tio estis komenco de laŭplana disrabado de la inkaaj posedaĵoj kaj trezoroj. Je la 8-a de novembro 1533 Pizarro eniris Kuzkon, enlasite de la loĝantoj, kiuj plejparte favoris la laŭleĝan Inkaon Huaskar. Atahualpa estis mortigita kaj anstataŭ lin Pizarro reĝigis je Manko Inka, frato de Huascar, kiu dum tri jaroj reĝis sub kontrolo de la hispanoj.

Je la jaro 1536, Manko Inka klopodis forpuŝi la hispanajn invadintojn. Per grava batalo apud Sacsayhuaman li endanĝerigis ilin. Tamen li sekve devis retiriĝi al la fortikaĵo Ollantaytambo, kaj poste al la ekstrema fortikaĵo Vilkabamba, en la amazona ĝangalo. Manko estis mortigita en 1544, sed Vilkabamban la hispanoj fine kaptis nur en la jaro 1572, kiam la lasta inkaestro Tupac Amaru estis kaptita kaj mortigita.

Notinda - la nomoj kaj la ordo de la inkaj reĝoj ĉi donitaj respondas al teksto de Inkao Garcilaso de la Vega "Los comentarios reales de los Incas" verkita en Lisbono je la jaro 1609. Kelkaj historiistoj preferas malsaman ordon.

La urbo Kusko redakti

La granda ĉarmo de Kuzko venas de tio, ke plejmultaj palacoj de la historia urbocentro estas koloniaj konstruaĵoj kun masivaj inkaaj muroj kiel bazoj, kiujn oni bone vidas en pluraj lokoj.

Aparte spektindaj estas la belaj fundamentoj kiuj troviĝas en strato Loreto kaj en Calle del Triunfo, krome la domaro de Korikanĉa (kiu signifas: ora cirkaŭbaro, tio estas la antikva templo de la suno) nur parte transformita en preĝejon de Sankta Dominiko, kaj kiu entenas multajn partojn originalajn. La dikaj inkaaj fundamentoj bonege rezistis centojn da tertremoj, male la koloniaj konstruaĵoj estis grave damaĝitaj.

Proksimaj vidindaĵoj redakti

En la proksimeco de Kuzko troviĝas ruinoj ankoraŭ imponaj. Ilin oni povas viziti ene de kelkaj horoj: Tambo Machay, Puka Pukara, Qenqo, la historia fortikaĵo de Sacsayhuaman.
Iom pli foraj, tamen atingeblaj dumtage, estas aliaj gravaj lokoj kiaj Pisak, Ĉinĉero, Urubamba, Ollantaytambo, Maĉu Piĉu. Ĉi tiu lasta estas la plej fama kaj vizitata el ĉiuj.

 
La Placo de Armas de urbo Kusko nokte.
 
Pajzaĝo de la malnova urbo

 

Kuskanoj redakti

Eksteraj ligiloj redakti