Cycle chic

(Alidirektita el Cycle Chic)

Cycle Chic (ŝika biciklado) estas moda tendenco en popularaj grandaj urbaj centroj de Eŭropo kaj Norda Ameriko por stile bicikli[1] [2] [3] [4] en belaj, elegantaj vestaĵoj. Cycle chic estas asociata kun la urba bicikla kulturo en multaj urboj kie la loĝantoj altgrade biciklas kiel en Amsterdamo, Antverpeno, Berlino, Berno, Kopenhago. Kun la sistemo de pruntbicikloj urbanoj pli kaj pli malkovras ke ili povas vojaĝi en kaj ĉirkaŭ la urbo facile kaj eĉ en la urbocentro kie pli kaj pli ne plu eblas veturi per aŭtoj.

Originale ĉi tiu termino estis uzata de la dana kinoreĝisoro kaj fotisto Mikael Colville-Andrsena en la 2006 jaro kiu uzis ĝin por sia blogo Kopenhago Cycle Chic. La Brita ĵurnalo "The Guardian" publikigis pri ĝi sub la titolo Two wheels (du radoj)[5]. Ĉirkaŭ la tempo ke Mikael Colville-Andersen stampis la frazon Cycle Chic, la biciklo estis plejparte malaperinta el la publika konscio kiel transport-eblon, almenaŭ en multaj nordamerikaj urboj, kvankam tio ne estis la situacio en norda Eŭropo.

Ekspozicio de biciklantovestaĵoj en vestovendejo en Londono, 2009

Referencoj redakti

  1. (angla)  www.ridingpretty.com Cycling in Style (bicikli en stilo)
  2. (portugala) Movimento 'cycle chic', que defende pedalar com estilo, ganha as ruas do Rio"O Globo, Rio de Janeiro. 28-a decembro 2014.
  3. (angla) Walker, Harriet (2011-05-18). "What your bicycle says about you"(kion via biciklo diras pri vi),The Independent. Londono.
  4. (angla) The Cycle Chic Manifesto", copenhagencyclechic.com. 6-a majo 2011.
  5. (angla) Nicholson, Rebecca (2008-09-03). "The Guardian - Cycling is officially chic". London.