Cyprian Godebski (skulptisto)

Cyprian Godebski (naskiĝis la 30-an de oktobro 1835 en Méry-sur-Cher (Centro-Valo de Luaro) en departemento Cher en Francio, mortis la 25-an de novembro 1909 en Parizo) – pola skulptisto.

Cyprian Godebski
Persona informo
Naskiĝo 30-an de oktobro 1835 (1835-10-30)
en Méry-sur-Cher
Morto 25-an de novembro 1909 (1909-11-25) (74-jaraĝa)
en Parizo
Tombo Tombejo Champeaux de Montmorency
Lingvoj franca
Loĝloko Sankt-Peterburgo
Ŝtataneco FrancioPollandoRusia Imperio
Familio
Patro Franciszek Ksawery Godebski
Edz(in)o Zofia Servais
Infanoj Misia Sert • Cipa Godebski • Franz Godebski
Parencoj Adrien François Servais
Okupo
Okupo skulptisto
Verkoj Nicolaus Copernicus Monument in Kraków
vdr

Vivo redakti

Li estis nepo de Cyprian – legiano kaj poeto, filo de Franciszek Ksawery – ribelanto, elmigrinta aganto, historiisto, artgardisto de la pola scienca-kultura instituto Ossolineum. Li frekventis al Pola Nacia Lernejo en Batignolles, poste lernis skulptarton en laborejo de François Jouffroy. En 1858 translokiĝis al Lvovo, poste – de 1861 ekloĝis en Vieno kaj de 1863 en Parizo. En 1870 estis nomumita profesoro de Akademio en Sankt-Peterburgo. En Parizo gvidis literaturan-artisman salonon. En 1877 estis nomumita membro de la franca Nacia Akademio, en 1889 oficiro de Honora legio. Lia filino estis patronino de artistoj Misia Sert.

Kreemo redakti

Bibliografio redakti

  • Cyprian Godebski, Listy o sztuce (Leteroj pri arto), Kritika prilaboro, enkonduko kaj komentoj – Maciej Masłowski, Wydawnictwo Literackie, Kraków 1970
  • Stanisław S. Nicieja, Cmentarz Łyczakowski we Lwowie w latach 1786-1986 (Liĉakiva tombejo en Lvovo en la jaroj 1786-1986), Wydawnictwo Ossolineum 1989, ISBN 83-04-03320-8
  • Cyprian Godebski

Vidu ankaŭ redakti

Fonto redakti