Cyrano de Bergerac
Savinien Cyrano de Bergerac (naskiĝis la 6-an de marto 1619, mortis la 28-an de julio 1655) estis franca verkisto naskiĝinta en Parizo, kiu estas ĉefe konata de la multaj verkoj de fikcio pri sia vivrakonto. Lia nomo devenas de la kastelo de Mauvières kaj Bergerac en la urbeto Saint-Forget en la nuna departemento Yvelines kiu apartenis al lia familio, sed ne de Bergerac en Dordogne.
Cyrano de Bergerac | ||
---|---|---|
Persona informo | ||
Hercule Savinien Cyrano de Bergerac | ||
Naskonomo | Hercule Savinien de Cyrano | |
Naskiĝo | 6-an de marto 1619 en Parizo | |
Morto | 28-an de julio 1654 (35-jaraĝa) en Sannois | |
Lingvoj | franca vd | |
Ŝtataneco | Francio vd | |
Alma mater | Gimnazio Louis-le-Grand vd | |
Profesio | ||
Okupo | dramaturgo filozofo sciencfikcia verkisto verkisto poeto romanisto vd | |
Aktiva dum | 1640– vd | |
vd | Fonto: Vikidatumoj | |
Vivo
redaktiVerkoj kaj ideoj
redaktiProe lia libro "Histoire comique des états et empires de la Lune" (Komika historio de la ŝtatoj kaj imperioj de la Luno) li povas esti rigardata kiel la fondinto de sciencfikcio.
- Citaĵoj:
- "Un honnête homme n'est ni François, ni Aleman, ni Espagnol, il est Citoyen du monde, et sa patrie est par tout."
- (Honesta viro estas nek Franco, nek Germano, nek Hispano, li estas Civitano de l' mondo, kaj lia patrujo estas ĉie ajn.)
La literatura persono
redaktiLa beletristo Edmond Rostand (patro de Jean Rostand) verkis teatraĵon pri lia persono nome Cyrano de Bergerac. La teatraĵa intrigo, la amaferon, la belaj diroj estis inventitaj (aŭ almenaŭ konjektitaj) de la poeto, sed ĉiuj realaj trajtoj de la historia persono retroviĝas, (komence la longa nazo), kaj lia batalo kontraŭ cent homoj eble ne okazis, sed temas almenaŭ pri onidiro, kiu en la efektivo kuris dum lia vivo.
La teatraĵon esperantigis proze André Cherpillod kaj eldonis Fonto en 2016.