Cyriel Verschaeve

Cyriel Verschaeve (naskiĝis la 30-an de aprilo 1874 en Ardooie, mortis la 8-an de novembro 1949 en Solbad Hall, Aŭstrio) estis flandra pastro kaj literaturisto.

Cyriel Verschaeve
Beeld Cyriel Verschaeve.JPG
Persona informo
Naskiĝo 30-an de aprilo 1874 (1874-04-30)
en Ardooie
Morto 8-an de novembro 1949 (1949-11-08) (75-jara)
en Hall in Tirol
Mortokialo korinfarkto [#]
Religio katolikismo [#]
Lingvoj nederlanda lingvo [#]
Ŝtataneco Belgio [#]
Profesio
Okupo poeto • dramaturgo • politikistopastro [#]
[#] Fonto: Vikidatumoj
Information icon.svg
vdr

Junaĝo kaj studojRedakti

Jam kiel knabo Verschaeve estis melankolia. Li multe legis, inter aliaj romanojn de Hendrik Conscience, kaj lernis modli. Inter 1886 kaj 1892 li faris, en franca lingvo, mezlernejajn studojn en Roeselare. Inter 1892 kaj 1896 li studis filozofion kaj teologion en la seminarioj de Roeselare kaj Brugge. En 1897 li ordiniĝis pastro. En 1898 dum unu semestro li en la universitato de Jena sekvis kursojn de la nobelpremiito Rudolf Eucken. Li admiris la germanajn sciencon kaj kulturon.

Profesia, literatura kaj politika agadoRedakti

Inter 1896 kaj 1911 li instruis en la Poësis (laŭ tiama belga instrusistemo la antaŭlasta klaso de la mezlernejo) de Sint-Jozefscollege en Tielt. Ekde 1907 li aperigis multajn verkaĵojn en katolikaj kaj flandremaj revuoj. Post 15 jaroj da instruado li ricevis funkcion de vic-paroĥestro en kampara Alveringem, kie li esperis povi dediĉi pli da tempo al literaturo.

Dum la Unua Mondmilito Alveringem estis tuj apud la fronto. Verschaeve estis inter la flandraj intelektuloj kiuj protestis kontraŭ la lingva reĝimo de la belga armeo kaj la malbona komunikado inter la franclingvaj oficiroj kaj la soldatoj.

Inter la mondmilitoj li estis inter la iniciatantoj de la Izer-turo, sed post kelkaj jaroj li retiriĝis, ĉar li opinias ke la tiama flandra movado ne estas sufiĉe radikale. Lin interesis la Naziismo. Dum la Dua Mondmilito li aktive kunlaboris kun la germanaj okupantoj. En aŭgusto 1944 la SS transportis lin al Germanio; en aprilo 1945 li alvenis en Tirolo, kie li restis kiel rifuĝinto kaj post malsano mortis en 1949.