Cyril John ADCOCK (naskita la 15-an de junio 1904 en Patricroft, Lankaŝiro, Britio; mortinta la 4-an de junio 1987 en Novzelando) estis novzelanda esperantisto kaj profesoro pri psikologio.

Cyril John Adcock
Persona informo
Naskiĝo 15-an de junio 1904 (1904-06-15)
Morto 5-an de junio 1987 (1987-06-05) (82-jaraĝa)
Lingvoj Esperanto
Ŝtataneco Nov-Zelando
Okupo
Okupo esperantisto
vdr

Vivo redakti

Cyril John Adcock naskiĝis en Anglio, proksime de Manĉestro. Li estis filo de Sam kaj Eva Edcock. En 1914 la familio elmigris al Novzelando.

En 1928 li revivigis Nov-Zelandan Esperanto-Asocion, kiu estis ĉesinta funkcii dum la unua mondmilito, kaj fariĝis la prezidanto de la asocio.

Li geedziĝis unue kun Irene Robinson Adcock, poste kun Ngaire Valmai Sadler. La verkistinoj Fleur Adcock (naskita en 1934) kaj Marilyn Duckworth (naskita en 1935) estas liaj filinoj.

Liajn skribajn postlasaĵojn konservas la biblioteko de la Universitato de Wellington.[1]

Studoj kaj profesioj redakti

Adcock studis, dum sia profesia laboro kiel instruisto, eduksciencon, filozofion, ekonomikon, historion kaj politiksciencon, kaj akiris la bakalaŭrecon kaj la magistran gradon. En 1939 li rezignis pri sia instrua profesio kaj ekstudis en Londono (Britio) psikologion, pri kio li doktoriĝis en 1947. Poste li revenis al Novzelando kaj ekinstruis en la Universitato de Wellington. En 1970 li emeritiĝis. En la 1980-aj jaroj li fariĝis membro de Akademio Internacia de la Sciencoj.

Honorigoj redakti

Kelkajn tagojn antaŭ sia morto Adcock eksciis pri sia honorigo per la Ordeno de la Brita Imperio, kies oficiro li fariĝis.

De 1990, la Psikologia Societo de Novzelando (New Zealand Psychological Society) regule atribuas premion C J Adcock Award al esploristo pri psikologio.[2] Ĝin ricevis interalie Rob Hughes (en 2000)[3], Brian Haig (en 2006)[4] kaj Neville Blampied (en 2008)[5].

Verkoj en Esperanto redakti

  • Percepta defendo kaj subcepteco. En: Sciencaj Studoj, Kopenhago 1958.
  • Kiel mezuri la menson? En: Scienca Revuo 11 (1959), kajero 3, paĝoj 98–102.
  • Fundamentoj de psikologio. Liège 1976.

Fontoj redakti

  • Internacia Sciencista Dokumentaro. Registro de la internacilingvaj sciencistoj konataj al Akademio Internacia de la Sciencoj San Marino. Dua eldono. Stato: 1992-06-01.
  • Fleur Adcock, en: Modern British Women Writers. An A–Z Guide, Westport 2002, paĝoj 1–8.
  1. Adcock, Cyril John (1904-1987). National Register of Archives and Manuscripts. Alirita 2014-03-15.
  2. C J Adcock Award (PDF). Arkivita el la originalo je 2013-02-08. Alirita 2014-03-15.
  3. People. Alert Newsletter: Issue 151. Arkivita el la originalo je 2014-03-16. Alirita 2014-03-15.
  4. Work of UC psychologist recognised by award. Arkivita el la originalo je 2014-03-16. Alirita 2014-03-15.
  5. Professor Neville Blampied. Arkivita el la originalo je 2014-03-16. Alirita 2014-03-15.

Eksteraj ligiloj redakti