Cyril John RADCLIFFE, 1a Vicgrafo Radcliffe OBI (30a de Marto 1899 – 1a de Aprilo 1977) estis Brita advokato, juristo, konata ĉefe pro sia rolo en la dispartigo de Brita Hindio. Li servis kiel unua Chancellor de la Universitato de Warwick ekde ĝia fondo je 1965 ĝis 1977.

Cyril Radcliffe
Persona informo
Naskonomo Cyril John Radcliffe
Naskiĝo 30-an de marto 1899 (1899-03-30)
en Llanychan
Morto 1-an de aprilo 1977 (1977-04-01) (78-jaraĝa)
en Hampton Lucy
Lingvoj angla
Ŝtataneco Unuiĝinta Reĝlando (Britio)
Alma mater Nova Kolegio • Haileybury and Imperial Service College
Familio
Edz(in)o Antonia Mary Roby Benson
Okupo
Okupo advokatopolitikisto
vdr

Radcliffe ricevis la taskon iĝi proparolanto de du landlimaj komitatoj formitaj pro la aprobo de la Leĝo por la Sendependigo de Hindio. Li devis desegni la limojn de novaj landoj Pakistano kaj Barato en maniero lasi tiom multajn Hinduojn kaj Siĥojn en Barato kaj Islamanojn en Pakistano kiom eble. Radcliffe montris sian dispartigan mapon la 9an de Aŭgusto 1947, kiu dispartigis Panĝabon kaj Bengalion preskaŭ duone. La novaj limoj estis formale anoncitaj la 14an de Aŭgusto 1947 — nome la tago de la sendependeco de Pakistano kaj la tagon antaŭ Barato iĝis sendependa el Unuiĝinta Reĝlando.

La klopodoj de Radcliffe rezultis en ĉirkaŭ 14 milionoj da personoj — ĉirkaŭ sep milionoj de ĉiu flanko — trapasantaj la limojn kiam ili malkovris ke la novaj limoj lasis ilin en la "malĝusta" lando. Ĉirkaŭ 500,000 personoj mortis pro la violento kiu rezultis post la sendependeco, kaj milionoj estis vunditaj.