Cyril V. Jackson (naskiĝis la 5-an de decembro 1903 en Ossett, mortis en 1988 en Pietermaritzburg) estis sudafrika astronomo Li naskiĝis en Jorkŝiro (Anglio), lia patro migris en Sud-Afrikon en 1911.

Cyril V. Jackson
Persona informo
NomoCyril V. Jackson
Dato de naskiĝo5-a de decembro 1903
NaskiĝlokoOssett
Dato de mortofebruaro 1988
MortolokoPietermaritzburg
Aĝo je morto84
Okupoj kaj profesioj
Okupoastronomo
Geografio
ŜtatoSudafriko
Lingvoj
Parolata lingvoangla lingvo [+]
Portalo pri Homoj
vdr

Li laboris en la Observatorio de la Unio en Johanesburgo de 1928 al 1947. Dum la Dua Mondmilito li batalis en la Sud-afrika aerarmeo, post la milito li estis direktoro de la suda observatorio Yale-Columbia[1].

Pro luma poluo, tiu ĉi observatorio fermiĝis en 1951 ; Cyril Jackson mastrumis la translokadon de ties instrumento, teleskopo de 26 coloj de diametro, al la observatorio de Monto Stomlo en Aŭstralio (Tiu teleskopo estis detruita pro veprejincendio[2] la 18-an de januaro 2003).

Li laboris en la observatorio de Monto Stomlo de 1957 al 1963. Poste, kiam la Universitato Yale establis la Observatorio de El Leoncito (nun, la observatorio Félix Aguilar) en Argentino, Li estis ties direktoro ĝis sia emeritiĝo en 1966.

Li malkovris plurajn kometojn, el kiuj la periodaj kometoj 47P/Ashbrook-Jackson kaj 58P/Jackson-Neujmin, kaj sepdek du asteroidojn en sia komenca kariero en la Observatorio de la Unio.

En la 1950-aj jaroj, li aĉetis farmdomon en Sud-Afriko, en kie li konstruis privatan observatorion.

La asteroido 2193 Jackson estis tiel nomita en lia honoro.


Notoj kaj referencoj redakti

Vidu ankaŭ redakti

Eksteraj ligiloj redakti