Czarnków

urbo en nuntempa Pollando

Czarnków estas urbo en Grandpollando en Pollando. Ĝi apartenas al komunumo Czarnków en distrikto Czarnkowsko-Trzcianecki.

Czarnków

Blazono

Blazono
urba municipo de Pollando
Czarnków (Pollando)
Czarnków (Pollando)
DMS

Map

Genitivo de la nomo Czarnkowa
Provinco Grandpollando
Distrikto Distrikto Czarnkowsko-Trzcianecki
Komunumo Komunumo Czarnków
Speco de komunumo Urba
Urba komunumo Jes
Fondita en antaŭ 1025
Urborajtoj 1397
Koordinatoj 52° 54′ N, 16° 34′ O (mapo)52.916.566666666667Koordinatoj: 52° 54′ N, 16° 34′ O (mapo)
Areo 10,04 km²
Loĝantaro 10 974 (en 2004)
Loĝdenso 1 093,0 loĝ./km²
Poŝtkodo 64-700
Telefona antaŭkodo 67
Aŭtokodo PCT
TERYT 4303802011
Estro Andrzej Tadla
Titolo de estro Urbestro
Adreso de estraro Pl. Wolności 6
Poŝtkodo de estraro 64-700
Telefono de estraro 67 255-25-00
Fakso de estraro 67 255-26-77
Ĝemelaj urboj (Nederlando) Coevorden
Komunuma retejo http://www.czarnkow.pl
vdr

Situo redakti

Czarnków troviĝas en la norda parto de Grandpollando, en distrikto Czarnkowsko-Trzcianecki. En la urbo situas administreja sidejo de la distrikto kaj komunumo. La urbon ĉirkaŭas kampa komunumo Czarnków. Czarnków troviĝas 35 km de Piła, 70 km de Poznano kaj 23 km de Trzcianka. Rivero Noteć trairas la urbon[1].

Historio redakti

La unua mencio de Czarnków devenas de 1025 sed jam en prahistorio ekzistis setlejo ĉi tie. Poste konstruiĝis piasta kastelo, en 1107 konkerita de Boleslavo la 3-a (Pollando). En 1192 Mieszko Stary donis la kastelon al Dzierżykraj Nałęczowski, kiu komencis Czarnkowski familion. Ekde 13 jarcento Czarnków iĝis kasteldistrikto kaj ekhavis urbanrajtojn en 1397. La familio Czarnkowski regis la urbon ĝis 1727. En mezepoko okazis apudlimaj foiroj. En 1919 ribeluloj de Grandpollando batalis por liberigo de Czarnków.

En Czarnków naskiĝis Janko el Czarnków - pola kronikisto de la 14-a jarcento[1].

Edukado redakti

  • Bazlernejo numero 1 de Henryk Sienkiewicz,
  • Ĝeneralkleriga Lieco de Janko el Czarnków,
  • Mezlernejaro de Józef Noji,
  • Privata Lernejaro,
  • Forestuma Lernejaro en Goraj.

Famuloj ligitaj kun la urbo redakti

Vidindaĵoj[2] redakti

  • preĝejo de Sankta Mario Magdaleno, konstruita en 1580 kaj surkonstruita en 17-a kaj 18-a jarcentoj,
  • Malnova Juda Tombejo de 19-a jarcento,
  • urbodomo de 19-a jarcento,
  • bierfarejo, konstruita je la fino de 19-a jarcento,
  • grenomagazeno de la unua duono de 19-a jarcento.

Kulturo redakti

En Czarnków ekzistas la Urba Kultura Centro, kiu organizas la plejmulton de kulturaj aranĝoj. Krom tio ekzistas la Urba Publika Biblioteko, kinejo Światowid, Muzeo de la lando Czarnków. La urbo havas amfiteatron en la parko.

 
Muzeo de la lando Czarnków

Semajnorevuo Nadnoteckie Echa, kiu temas pri arbaro Noteć, estas eldonata en Czarnków[3].

Internacia kunlaboro redakti

Referencoj redakti