Drakoj kaj Galerioj

rolludo
(Alidirektita el D&D)

Drakoj kaj GaleriojDanĝerejoj kaj Drakoj (angle Dungeons & Dragons, foje ankaŭ “Drakoj kaj Danĝerejoj”) estas surtabla rolludo, origine kreita de Gary Gygax kaj Dave Arneson, kaj unue publigita en 1974 de la firmao Tactical Studies Rules (TSR).[1] Nuntempe Drakoj kaj Galerioj estas eldonata de la firmao Wizards of the Coast kiu aĉetis TSR en 1997. Drakoj kaj Galerioj nun ekzistas en la kvina versio. En la tria versio unufoje la permisilkondiĉoj estis malstreĉitaj kiuj estis antaŭe tre striktaj. La bazregullibro estas atingebla per la Libera Ludpermisilo (Open Game Licence). Tio ebligis al multaj produktantoj krei diversajn pliajn eldonojn.

Drakoj kaj Galerioj
surtabla rolludo • grupo de verkoj
Aŭtoro Gary Gygax kaj Dave Arneson,
Eldonisto Tactical Studies Rules
Eldondato januaro 1974
vdr

Drakoj kaj Galerioj estas rolludo en kiu ĉiu ludanto rolas specifan rolulon. Tiuj roluloj trairas imagitajn aventurojn en fantazia mondo. Unu ludestro servas kiel gvidanto kaj rakontanto, dume li aranĝas la tablan scenejon, kie la aventuroj okazas kaj rolas la loĝantojn. La roluloj formas grupon kiu interagas kun la loĝantoj de la sceno. Kune ili solvas dilemojn, engaĝiĝas en bataloj kaj akiras trezorojn kaj scion. Tiamaniere la roluloj akiras spertpoentojn kaj iĝas pli kaj pli fortaj.

Ĵetpluredroj

La anglan vorton dungeons en ĉi tiu kunteksto oni povas traduki kiel "galerioj" (subteraj koridoroj aŭ trairejoj), "loĝejturoj", "subterejoj" aŭ "subteraĵoj". Temas pri subteraj labirintoj, en kiuj oni batalas monstrojn kaj serĉas trezorojn. Ne temas pri ĉefturoj aŭ karceroj.

Vidu ankaŭ redakti

Referencoj redakti

  1. Arkivita kopio. Arkivita el la originalo je 2000-08-18. Alirita 2014-11-26.

Eksteraj ligiloj redakti

  • Reguloj de la ludo en Esperanto
  • La sistemo de magio por magiistoj en tiu ĉi rolludo (pli precize tradukita kiel "Ublietoj kaj Drakoj"), devenis (laŭ la akgnosko de Gygax kaj Arneson) surbaze de novela serio nomata La Mortanta Tero aŭtorita de Jack Vance, parto el kio tradukiĝis en Esperanto kaj haveblas senpage kiel bitlibroj.