Dániel Csapó [ĉapO], laŭ hungarlingve kutima nomordo Csapó Dániel estis hungara oficisto, parlamenta deputito, bienulo, tekstopoeto. Lia nobela antaŭnomo estis tagyosi [tadjoŝi].

Dániel Csapó
Dániel Csapó (la pentristo estas nekonata)
Dániel Csapó (la pentristo estas nekonata)
Persona informo
Naskiĝo 21-an de marto 1778 (1778-03-21)
en Győr
Morto la 5-an de aŭgusto 1844
en Pest (urbo) (Hungara reĝlando, Aŭstra Imperio)
Lingvoj hungara
Ŝtataneco Hungario
Okupo
Okupo politikisto
vdr

Dániel Csapó[1] naskiĝis la 21-an de marto 1778 en Győr, li mortis la 5-an de aŭgusto 1844 en Pest (urbo).

Biografio redakti

Dániel Csapó akiris juran diplomon en Jura Akademio (Győr). En 1809 kiel oficiro li partoprenis en batalo kontraŭ armeo de Napoleono, poste li havis postenon en Tolna (reĝa departemento). Post jaroj li akiris pli altajn postenojn. Inter 1827-1936 li estis vicdepartementestro, en tiu periodo li estis dufoje parlamentano. Li apartenis al rondo de la reformuloj. Li kreis el la familia bieno tutlandan modelon en Tengelic. Li havis imponajn rezultojn en kultivado de tabakoj kaj kanaboj, en bredadoj de ŝafoj kaj ĉevaloj. Lia edzino naskis filinon en 1807.

Elektitaj kontribuoj redakti

  • Kérdezősködő magyar nyelvmester (1833)
  • Gazdasági kistükör (1843)

Liaj muziktekstoj[1] redakti

  • Nem loptam én életembe
  • Nagy a feje búsuljon a ló

Memorigiloj redakti

  • lerneja konkurso ekde 1986
  • agronomia mezlernejo en Szekszárd

Fontoj redakti

Referencoj redakti