Dániel Petrichevich Horváth

PETRICHEVICH HORVÁTH Dániel [pr. petriĉeviĉ horva:t] estis hungara teatroluanto-direktoro, dramverkisto, mecenato naskiĝinta en ? en 1760 kaj mortinta en Sibio la 25-an de junio 1842.

Dániel Petrichevich Horváth
Persona informo
Naskiĝo 30-an de novembro 1768 (1768-11-30)
en nekonata valoro
Morto 25-an de junio 1842 (1842-06-25) (73-jaraĝa)
en Sibiu
Ŝtataneco Hungario vd
Profesio
Okupo oficiroLiteratura tradukisto vd
vd Fonto: Vikidatumoj
vdr

Lia kariero redakti

Dániel Petrichevich Horváth estis 1809 majoro, longtempe palamenta sendito. En 1804 li kolektis donaĵojn al konstruo de la teatro de Koloĵvaro kaj li mem donacis. Li estis direkto de la teatro mallongtempe. Li organizis amatoran trupon el magnatoj en vintro de la jaro 1814–15, en kiu li mem ludis en germana, franca kaj hungara lingvoj. Li tradukis la dramon Zrínyi de Körner (Kolozsvár, 1819), per kiu la 12-an de marto 1821 malfermiĝis la teatro ĉe strato Farkas. Petrichevich Horváth verkis prologon al teatraĵo, prezentis ĝin kaj ludis la titolrolon. En 1824 li estis unu el la fondintoj de la akcia societo por subteni la teatron. Inter 1824 kaj 1828 li estis ano de la direktorado el tri personoj.

Verkoj, tradukaĵoj redakti

  • Zuelma originala dramo prezentita en la Nacia Teatro en 1846 sub signo I. H. D.
  • Az ősanya tradukaĵo (Grillparzer, Pest, 1824).
  • Kvin tradukaĵoj el germana lingvo.

Fonto redakti

  • Magyar Színházművészeti Lexikon