Malfermi la ĉefan menuon

Dávid Baróti Szabó

Dávid Baróti Szabó

BARÓTI SZABÓ Dávid (baroti sabo) estis hungara poeto naskita en Barót la 1-an de aprilo 1739 kaj mortinta en Virt la 22-an de novembro 1819.

BiografioRedakti

Dávid Baróti Szabó devenis el sikula nobelfamilio. En 1757 en Székelyudvarhely li enpaŝis en jezuitan ordenon. Li lernis kaj instruis en diversaj lokoj (Trencsén; Szakolca, 1759–60; Székesfehérvár, 1760; Nagyszombat, 1761–63; Kolozsvár, 1763–64; Eger, 1764–65; 1765–70) ĝis sia pastrokonsekrado (Kassa, 1770). En 1770 li estis gimnazia instruisto en Nagyvárad, en 1772–73 pasigis sian trian provjaron en Besztercebánya. Post disigo de jezuita ordeno ekde 1773 en Komárom, sekve ekde 1777 ĝis 1799 en Kassa li instruis. Tie li redaktis kune kun Ferenc Kazinczy kaj János Batsányi ekde 1788 la unuan hungarlingvan revuon Magyar Museum. En 1799 li pensiuliĝis kaj ĝis sia morto li vivis en Virt ĉe sia iama lernanto, Pyber Benedek. Li enkondukis la grekan-latinan versadon en hungaran poezion.

Ĉefaj verkojRedakti

  • Új mértékre vett külömb verseknek három könyvei (Kassa, 1777);
  • Ki nyertes hangmérséklésben (Kassa, 1787);
  • B. Sz. D. költeményes munkáji (Kassa, 1789);
  • Orthographia és grammatikabéli észrevételek a magyar prozódiával együtt (Komárom, 1800).
  • Magyarság virágai (Komárom, 1803);
  • Virgilius Énéisse (1. rész, Bécs, 1810; 2. rész és Eclogák: Pest, 1813

FontoRedakti

Eksteraj ligilojRedakti