Dénes Ágoston Inczédy

Dénes Ágoston Inczédy [dEneŝ Agoŝton incEdi], laŭ hungarlingve kutima nomordo Inczédy Dénes Ágoston estis hungara cisterciana monaĥo, pastro, instruisto, lernejestro, matematikisto.

Dénes Ágoston Inczédy
Dénes Ágoston Inczédy
Dénes Ágoston Inczédy
Persona informo
Naskiĝo 27-an de aŭgusto 1843 (1843-08-27)
en Eger
Morto 5-an de septembro 1900 (1900-09-05) (57-jaraĝa)
en Pécs
Ŝtataneco Hungario
Alma mater Gardonyi Geza Cistercian High School, Eger, Hungary
Okupo
Okupo romkatolika sacerdoto • instruisto • matematikisto
vdr

Dénes Ágoston Inczédy[1] naskiĝis la 27-an de aŭgusto 1843 en Eger, li mortis la 5-an de septembro 1900 en Pécs.

Gimnazia laboratorio nomata pri Inczédy

Biografio redakti

Dénes Ágoston Inczédy maturiĝis en cisterciana gimnazio en sia naskiĝurbo. Dum lernado li aliĝis al la ordeno en 1859. Li studis teologion en Zirc kaj Veszprém (urbo). Li monaĥiĝis en 1864, same solene post tri jaroj. Intertempe en 1865 li akiris pedagogian diplomon en Reĝa Universitato de Pest, en la sekva jaro li pastriĝis. Inter 1865 kaj 1889 li instruis en cisterciana gimnazio de Pécs, poste samloke li estis lernejestro. En 1900 li estis nomumita vicprioro de Szentgotthárd. Li ricevis stipendion en 1894, premion en la sekva jaro.

Elektitaj kontribuoj redakti

  • A katholikus autonomiáról (1869)
  • A láncztörtekről (1878)
  • A phonograph, telephon és mikrophon (1879)
  • A mennyiségtan módszeres kezelése a gymnasiumban (1885)
  • A pécsi gimnázium története (1896)
  • A csillagászat elemei (lernolibro, 1888)

Memorigiloj redakti

  • laboratorio ekde 2014 (vidu la foton!)
  • strato en Pécs (1935), sed dum la socialismo tio nuliĝis

Fontoj redakti

Referencoj redakti