Dénes Balázs [dEneŝ balAĵ], laŭ hungarlingve kutima nomordo Balázs Dénes estis hungara geografo, vojaĝisto, speleologo.

Dénes Balázs
Skulptaĵo pri Dénes Balázs
Skulptaĵo pri Dénes Balázs
Persona informo
Naskiĝo 17-an de septembro 1924 (1924-09-17)
en Debrecen
Morto 19-an de oktobro 1994 (1994-10-19) (70-jaraĝa)
en Érd
Lingvoj hungara
Ŝtataneco Hungario
Okupo
Okupo geografo
vdr

Dénes Balázs[1] naskiĝis la 17-an de septembro 1924 en Debrecen, li mortis la 19-an de oktobro 1994 en Érd.

Biografio redakti

Dénes Balázs frekventis lernejojn en Tótkomlós, Makó, fine li maturiĝis en sia naskiĝurbo. En 1943 li eklaboris en la tabakuzino, en la sekva jaro li estis helpsoldato (juna soldato sen armiloj). En tiu stato li iĝis militkaptito en gulago inter 1945–1949 en Sovetunio. Hejmenveninta li laboris en Budapeŝto en ministerio ĝis 1955, iom poste li estis profesia geografo. Libertempe li konatiĝis kun László Jakucs, ili ofte esploris grotojn. En 1958 li esploris sola grotojn en Ĉinio. Inter 1959–1962 li studis laŭ vespera instruado kaj akiris pedagogian diplomon en 1963 en Scienca Universitato Loránd Eötvös, en la sekva jaro li doktoriĝis. Inter 1959–1990 li vojaĝis ĉirkaŭ 1 miliono kilometrojn ekster Eŭropo en 130 landojn, dum li faris botanikajn, meneralajn, etnografiajn esplorojn. Li verkis 26 vojaĝlibrojn. En 1983 li fondis geografian muzeon en Érd. Li ricevis premiojn inter 1962-1994.

Elektitaj libroj redakti

  • Hajóstoppal az indonéz szigetvilágban (1969)
  • Pápua Új-Guinea (1976)
  • Közép-Amerika (1986)
  • Galápagos, az elefántlábúak szigetei (1994)
  • Életem – utazásaim (1995)

Memorigiloj redakti

  • memortabulo en gimnazio en Debrecenben (2007)
  • memortabulo en lernejo en Makó (2009)
  • skulptaĵo en geografia muzeo en Érd (1999)

Fontoj redakti

Referencoj redakti