FÜLÖP G. Dénes [fyloep] (naskiĝis en Ocna de Jos la 27-an de majo 1931 kaj mortis en Budapeŝto la 15-an de januaro 2005) estis rumania hungara reformita pastro, politika malliberulo.

Biografio redakti

Dénes Fülöp G. akiris diplomon de bazlerneja instruisto en la Ŝtata Porinstruista Instituto de Cristuru Secuiesc, poste en protestanta teologio de Kluĵo en 1958. Oni arestis lin la 2-an de julio 1959 kaj laŭ falsaj akuzoj oni kondamnis lin al 11-jara grava malliberejo, 10-jara socia rajtperdo kaj plena havaĵperdo. Li elliberiĝis laŭ amnestio en 1963. Li estis pastro plej longe de 1984 en la Fortikaĵpreĝejo de Târgu Mureș. En 1990 establis protestantan porkantoran kaj porinstruistan instituton, la Fondumon Lazarenum por malriĉaj kaj orfaj infanoj, en 1993 la Porinfanhejmon Lidia. Inter 1996 kaj 2002 konstruiĝis Diakonia Hejmo de Fortikaĵpreĝejo, kiu de tiujaro asekuris por 20-25 infanoj bonajn vivkondiĉojn. Same en kadro de Lazarenum kiel parto de diakonia servo oni apogis kvazauc duonmil infanojn vivantajn en 144 plurinfanaj familioj. En 1990 li estigis la Fondumon Calepinus por instrui lingvojn. Li estis la ĉefredaktoro de kongrecia monata gazeto Új Kezdet.

Fonto redakti