MAKRAY Dénes estis hungara aktoro, reĝisoro naskiĝinta en Istensegíts en 1866 kaj mortinta en Koloĵvaro la 9-an de decembro 1910.

Lia kariero redakti

Dénes Makrai debutis kiel ĥoristo en la teatro Koloĵvaro en 1882, baldaŭ li alvenis al Gyula Miklósy. Ĝis 1894 li aperis en trupo de Károly Somogyi, en 1894–95 en trupo de Ignác Krecsányi, poste dek jaroj li estis ano de la trupo de János Komjáthy. Li instruis ankaŭ dancon. Ekde 1905 li ludis en la Nacia Teatro de Koloĵvaro.

El liaj roloj redakti

  • Kántor (Bródy S.: Tanítónő);
  • Jantsó Pál (Herczeg F.: Színházavatás);
  • Sir John Pontefract (Wilde: Egy jelentéktelen asszony).

Fonto redakti

  • Magyar Színházművészeti Lexikon