Dénes Száraz
Dénes Száraz [dEneŝ sAraz], laŭ hungarlingve kutima nomordo Száraz Dénes estas slovakiana hungara aktoro.
Dénes Száraz | |
---|---|
Persona informo | |
Naskiĝo | 11-an de marto 1979 (45-jaraĝa) en Nové Zámky |
Ŝtataneco | Hungario ![]() |
Alma mater | Universitato de Dramo kaj Filmo (–2003) ![]() |
Okupo | |
Okupo | aktoro ![]() |
Dénes Száraz[1][2] naskiĝis la 11-an de marto 1979 en Nové Zámky (Ĉeĥoslovakio, nuntempa Slovakio).
Biografio
redaktiDénes Száraz apartenis al la hungara minoritato en Ĉeĥoslovakio, poste en Slovakio. Li frekventis gimnazion, sed li jam maturiĝis en Hungario. Pli poste li studis en teatra akademio, fine li akiris aktoran diplomon en Universitato de Dramo kaj Filmo (Budapeŝto) en 2003. Lia ĉefinstruisto estis Gábor Máté (aktoro). Post la diplomo li estis sendependa kaj havis rolojn en pluraj teatrejoj. Inter 2005-2009 li estis membro de Teatro Vörösmarty (Székesfehérvár), inter 2009-2012 de Nova Teatro (Budapeŝto). Li ricevis premion en 2012. Lia edzino naskis unufoje.
Liaj teatraj roloj (elekto)
redakti- William Shakespeare:
- Somermeznokta sonĝo - Theseus
- Kiel Plaĉas al Vi - Silvius; unua kortegano
- Multa Bruo pri Nenio - Claudio
- Rikardo la 3-a - Dorset
- Nikolaj Gogol: La Revizoro - Ivan Hlestakov
- Molière: Úrhatnám polgár - Covielle
- Ferenc Molnár:
- A hattyú Miklós Ági
- Játék a kastélyban - Ádám
- Magda Szabó: Abigél - Péter Kalmár
- Mihály Vörösmarty: Csongor és Tünde - vira titolrolo
- Ernő Szép: Vőlegény Rudi (dentkuracisto)
- Friedrich Schiller: Maria Stuart (dramo) - Mortimer
Liaj kinaj filmaj roloj (elekto)
redakti- Csocsó, avagy éljen május elseje! (2001)
- Hurok (2016) - Ádám
Liaj televidaj filmaj roloj (elekto)
redakti- Presszó (serio, 2008) - Ricsi
- Korhatáros szerelem (serio, 2017) - Patrik
- Mintaapák (serio, 2021) - D-ro Tamás Molnár