Dénes Várjon [dEneŝ vArjon], laŭ hungarlingve kutima nomordo Várjon Dénes estas hungara pianisto, altlerneja instruisto.

Dénes Várjon
Persona informo
Naskiĝo 23-an de februaro 1968 (1968-02-23) (56-jaraĝa)
en Budapeŝto
Ŝtataneco Hungario
Alma mater Muzikakademio Franz Liszt
Familio
Edz(in)o Izabella Simon
Okupo
Okupo pianisto • universitata instruisto
vdr

Dénes Várjon [1] naskiĝis la 23-an de februaro 1968 en Budapeŝto.

Biografio redakti

Dénes Várjon akiris diplomon en Muzikarta Altlernejo Ferenc Liszt en 1991. Liaj plej gravaj instruistoj estis Sándor Falvai, György Kurtág, Ferenc Rados kaj Sándor Devich. Pli frue ekde 1985 li frekventis majstrokursojn de András Schiff en Aŭstrio, Italio, Britio. Post la diplomo li ekinstruis en la Altlernejo. Krom la instruado li ofte recitalas sola aŭ kun orkestro. La repertuaro de Várjon baziĝas sur la verkoj de ĉefaj romantikaj komponistoj (Beethoven, Robert Schumann, Ferenc Liszt) kaj moderna muzikisto Béla Bartók. Li ricevis konkursajn premiojn ekde 1985, ŝtatan premion en 1997, en 2020 premion Kossuth. Li havas edzinon (same pianisto), ili ofte ludas kune.

Elektitaj disĉiploj redakti

Fontoj redakti

Referencoj redakti