Jean-Marie Gustave Le Clézio

(Alidirektita el Désert)

Jean-Marie Gustave Le Clézio (ĝenerale mallongigita J.M.G. Le Clézio) naskiĝis la 13-an de aprilo 1940 en Nice. Li estas franc-maŭricia verkisto. Li spertas tre baldaŭ la sukceson per sia unua publikigita romano, Le Procès-verbal (La Protokolo), dum 1963.

Jean-Marie Gustave Le Clézio
Naskiĝo 13-a de aprilo 1940
en Nico, Francio
Nacieco franco / maŭriciano
Sukcesis kiel verkisto
Reprezentaj verkoj Le Procès-verbal (La Protokolo) / Désert (Dezerto) / Le Chercheur d'or (La Oroserĉisto)
Jean-Marie Gustave Le Clézio
Nobel-premiito
Persona informo
J. M. G. Le Clézio
Naskiĝo 13-an de aprilo 1940 (1940-04-13) (83-jaraĝa)
en Nico
Lingvoj anglahispanaitalafranca vd
Ŝtataneco FrancioMaŭricio vd
Alma mater Universitato de BristolUniversitato Aikso-Marsejlo • University of Nice Sophia Antipolis • Universitato de Provenco • University of Côte d'Azur vd
Familio
Edz(in)o Jémia Le Clézio vd
Infanoj Anna Jean vd
Profesio
Okupo verkistotradukisto • romanisto • eseisto • verkisto de porinfana literaturo • ĵurnalisto • universitata instruisto vd
Aktiva dum 1963– vd
Verkado
Verkoj Le Procès-Verbal ❦
Désert vd
vd Fonto: Vikidatumoj
vdr

Sub la influo de siaj diversaj intermiksitaj familiaj originoj, de siaj senĉesaj vojaĝoj kaj de sia evidenta intereso pri la kulturoj indianaj (t.e. de la amerikaj indianoj), J.M.G. Le Clézio estas precipe fama pro siaj romanoj Désert (Dezerto), 1980, kaj Le Chercheur d'or (La Oroserĉisto); sed li estas ankaŭ la verkisto de kvardeko da aliaj fikcioj (romanoj, fabeloj, noveloj) kaj de eseoj. La Nobelpremion pri literaturo li ricevas en 2008 por "la verkisto de foriroj, poeziaj aventuroj kaj malĉasta ekstazo, la esploristo de la homaro preter kaj sub la reganta civilizo". En sia prelego dum la ricevo de la Nobelpremio, tiun honorigon li dediĉis al la ĝibutia verkisto Abdourahman A. Waberi kaj aliaj afrikaj verkistoj, kiujn ĝis nun laŭ li malsufiĉe perceptiĝas en la aliaj kontinentoj.

Biografio redakti

Jean-Marie Le Clézio estas la filo de la kirurgo Raoul Le Clézio kaj de Simon(n)e Le Clézio, ties kuzino (ambaŭ havas la saman avon Sir Eugène Le Clézio); ili devenas de bretona familio elmigrinta ĝis la insulo Maŭricio dum la 18-a jarcento kie ili devis elteni la britan koloniadon. Sepjaraĝa, li skribas unuan libron pri la maro. Longa vojaĝo estiĝinta en kajuto de la ŝipo kiu kondutas lin kaj lian patrinon al Niĝerio, kie li retrovos sian patron, kuraciston en la veprejo. Li studadas en Nico, en universitata kolegio pri literaturo, kaj poste, post kelkaj jaroj en Londono kaj Bristolo, li instruas en Usono. ...

Stilo redakti

Lia verkado povas esti dividita en du periodojn. Inter 1963 kaj 1975 kiam lia verkado estis difinitan kiel "eksperimentan". Tiam li verkis pri temoj kiel frenezo, lingvo, verkado, dum li faris formalajn eksperimentojn laŭ la spirito de siaj samtempuloj kiel Georges Perec aŭ Michelle Butor.

Ekde la fino de la 1970-aj jaroj ĝi spertis akran stilan ŝanĝon. Li forlasis eksperimentadon kaj verkis malpli torturitan verkadon pri temoj kiel infanaĝo, adolesko kaj vojaĝoj, alvokante pli vastan legantaron. En 1980 li estis la unua, kiu gajnis la Premion Paul Moran, donitan de la Franca Akademio. Enketo farita de la franca literatura revuo "Lire" en 1994 montris, ke li estis konsiderata de 13% de legantoj la plej granda franca verkisto vivanta.

Li publikigis ĉirkaŭ tridek librojn, inkluzive de noveloj, romanoj, eseoj, du tradukoj el indiana mitologio, kaj ankaŭ multajn listojn kaj recenzojn.

Verkaro redakti

Fikcio redakti

  • Le Procès-verbal, Gallimard, « Le Chemin », Parizo, 1963, 250 p., Prix Renaudot
  • Le Jour où Beaumont fit connaissance avec sa douleur, (La Tago kiam Beaumont konatiĝis kun sia doloro) Mercure de France, L'écharpe d'Iris, Parizo, 1964
  • La Fièvre (La Febro), noveloj, Gallimard, « Le Chemin », Parizo, 1965, 237 paĝoj.
  • Le Déluge (La Diluvo), Gallimard, « Le Chemin », Parizo, 1966, 288 p.
  • Terra Amata (Amata Tero), romano, Gallimard, « Le Chemin », Paris, 1967, 248 p.
  • Le Livre des fuites (La Libro de la malsekretigoj (?) ), romano, Gallimard, « Le Chemin », Parizo, 1969, 290 p.
  • La Guerre (La Milito), romano, Gallimard], « Le Chemin », Paris, 1970, 295 p.
  • Lullaby (Lulabi), Gallimard, 1970
  • Les Géants (La Gigantoj), romano, Gallimard, « Le Chemin », Parizo, 1973, 320 p.
  • Voyages de l'autre côté (Vojaĝoj aliflanken), noveloj, Gallimard, « Le Chemin », Parizo, 1975, 308 p.
  • Mondo et autres histoires (Mond kaj aliaj rakontoj), noveloj, Gallimard, Parizo, 1978, 278 p.
  • Désert roman (Romana Dezerto (?) ), Gallimard, « Le Chemin », Parizo, 1980, 410 p., Grand prix de littérature Paul-Morand de l'Académie française
  • La Ronde et autres faits divers (La Rundo kaj aliaj diversaĵoj), noveloj, Gallimard, « Le Chemin », Parizo, 1982, 235 p. (ISBN 2-07-021395-1)
  • Le Chercheur d'or (La Oroserĉisto), Gallimard, Parizo, 1985, 332 p. (ISBN 2-07-070247-2)
  • Voyage à Rodrigues (Vojaĝo al Rodriges), Gallimard, « Le Chemin », Parizo, 1986
  • Printemps et autres saisons (printempo kaj aliaj sezonoj), Gallimard, « Le Chemin », Parizo, 1989, 203 p. (ISBN 2-07-071364-4)
  • Onitsha (Oniĉa), Gallimard, Parizo, 1991, 250 p. (ISBN 2-07-072230-9)
  • Étoile errante (Stelo migra), Gallimard, Parizo, 1992, 339 p. (ISBN 2-07-072650-9)
  • Pawana (Pavana), Gallimard, Parizo, 1992, 54 p. (ISBN 2-07-072806-4)
  • La Quarantaine (La Kvaranteno), romano, Gallimard, Parizo, 1995, 464 p. (ISBN 2-07-0743187)
  • Poisson d'or (Orfiŝo), romano, Gallimard, 1997, 255 p.
  • Hasard (suivi d'Angoli Mala) (Hazardo, sekvata de Angoli Mala) romanoj, Gallimard, Parizo, 1999, 290 p. (ISBN 2-07-075537-1)
  • Cœur Brûle et autres romances (Koro Brula (?) kaj aliaj romancoj ), Gallimard, Parizo, 2000, 187 p. (ISBN 2-07-075980-6)
  • Révolutions (Revolucioj), romano, Gallimard, Parizo, 2003, 554 p. (ISBN 2-07-076853-8)
  • Ourania (Uranio), romano, Gallimard, « Collection Blanche », Paris, 2005, 297 p. (ISBN 2-07-077703-0)
  • Ritournelle de la faim (Ritornelo de l'malsato), romano, Gallimard, « Collection Blanche », Paris, 2008

Eseoj redakti

  • L'Extase matérielle, Gallimard, « Le Chemin », Paris, 1967, 229 p.
  • Haï, Skira, « Les Sentiers de la création », Genève, 1971, 170 p.
  • Mydriase, ilustraĵoj de Vladimir Velickovic, Fata Morgana, Saint-Clément-la-Rivière, 1973 ; definitiva eldono, 1993, 62 p. (ISBN 2-85194-071-6)
  • Vers les icebergs, Fata Morgana, « Explorations », Montpeliero, 1978, 52 p. (contient le texte d’Iniji, par Henri Michaŭ)
  • L'Inconnu sur la Terre, Gallimard, « Le Chemin », Paris, 1978, 325 p.
  • Trois Villes saintes, Gallimard, Parizo, 1980, 81 p.
  • Le Rêve mexicain ou la pensée interrompue, Gallimard, « NRF Essais », Parizo, 1988, 248 p. (ISBN 2-07-071389-X)
  • Diego et Frida, Stock, « Échanges », Paris, 1993, 237 p.-[12] p. de pl. (ISBN 2-234-02617-2) (biografio de Diego Rivera kaj Frida Kahlo)
  • La Fête chantée, Gallimard, « Le Promeneur », 1997, 256 p.
  • Raga : approche du continent invisible, Le Seuil, « Peuples de l'eau », Paris, 2006, 135 p. (ISBN 2-02-089909-4)
  • Ballaciner, Gallimard, 2007 (ISBN 978-2070784844)

Rakontoj redakti

  • Gens des nuages (kun Jémia Le Clézio, fotografaĵoj de Bruno Barbey), Stock, « Beaux Livres », 1997 (récit de voyage)
  • L'Africain, Mercure de France, « Traits et portraits », Paris, 2004, 103 p. (ISBN 2-7152-2470-2) (pri la patro J.M.G. Le Clézio)

Teksteldonoj redakti

  • Les Prophéties du Chilam Balam, versio kaj prezentado de J.M.G. Le Clézio, Gallimard, « Le Chemin», Paris, 1976, 201 p.
  • Sirandanes (kun Jémia Le Clézio), Seghers, 1990, 93 p. (ISBN 2-232-10327-7)

Libroj por infanoj redakti

  • Voyage au pays des arbres (Vojaĝo al la lando de la arboj), desegnaĵoj de Henri Galeron, Gallimard, « Enfantimages », Parizo, 1978, 27 p.
  • Relation de Michoacan, versio kaj prezentado de J. M. G. Le Clézio, Gallimard, « Tradition », Paris, 1984, 315 p.-[10] p. de pl. (ISBN 2-07-070042-9)

Premioj kaj rekompencoj redakti