Dózsa Szilágyi M.

SZILÁGYI M. Dózsa [sila:dji] estis hungara, rumania hungara romkatolika eklezia verkisto. Li naskiĝis en Győr la 4-an de aŭgusto 1879 kaj mortis en Oradea la 23-an de oktobro 1949.

Dózsa Szilágyi M.
Persona informo
Naskiĝo 4-an de aŭgusto 1879 (1879-08-04)
en Győr
Morto 23-an de oktobro 1949 (1949-10-23) (70-jaraĝa)
en Oradea
Ŝtataneco Hungario
Okupo
Okupo monaĥo
vdr

Kariero redakti

Dózsa Szilágyi M. finis siajn teologiajn kaj medicinajn studojn en Budapeŝto Ĝenevo kaj Londono. Oni konsekris lin pastro en 1902. Li faris cerbobiologiajn esplorojn en la Kliniko Moravcsik kaj en la anatomia instituto. Inter 1903 kaj 1923 li instruis en Oradea, poste li estis en studvojaĝo en Aŭstrio, Germanio, Nederlando kaj Belgio. Hejmenveninte, li estis direktoro de 1925 de Katolika Popolligo. En 1929–30 li faris denove studvojaĝon en Usono, Francio, Germanio kaj Aŭstrio. Inter 1931–33 li estis premontrea ordenestro, de 1937 provinciestro premontrea de Rumanio. Inter 1944–48 li estis direktoro, poste instruisto de Ĉefgimnazio Premontrea.

Fonto redakti