Dąbrowa Górnicza
Dąbrowa Górnicza estas distrikta urbo en Silezio, kaj situas en la orienta parto de Górnośląski Okręg Przemysłowy en Pollando.
Dąbrowa Górnicza | |||||
Flago | Blazono | ||||
eksterdistrikta urbo en Pollando • urbo • urbego | |||||
---|---|---|---|---|---|
| |||||
Mapo
| |||||
Genitivo de la nomo | Dąbrowy Górniczej | ||||
Provinco | Silezio (provinco de Pollando) | ||||
Distrikto-rajta | Jes | ||||
Speco de komunumo | Urba | ||||
Urba komunumo | Jes | ||||
Aglomeraĵo | 3487000 (Górnośląski Okręg Przemysłowy (GOP)) | ||||
Urborajtoj | 1916 | ||||
Koordinatoj | 50° 19′ N, 19° 16′ O (mapo)50.31666666666719.266666666667Koordinatoj: 50° 19′ N, 19° 16′ O (mapo) | ||||
Areo | 188 km² | ||||
Loĝantaro | 131536 (en 2005) | ||||
Loĝdenso | 692 loĝ./km² | ||||
Poŝtkodo | 41-300 do 42-530 | ||||
Telefona antaŭkodo | (+48) 32 | ||||
Aŭtokodo | SD | ||||
Estro | Zbigniew Podraza | ||||
Titolo de estro | Prezidanto de urbo | ||||
Adreso de estraro | ul. Graniczna 21 | ||||
Poŝtkodo de estraro | 41-300 | ||||
Telefono de estraro | (+48 32) 295 67 00 | ||||
Fakso de estraro | (+48 32) 262 50 32 | ||||
Poŝto de estraro | um@dabrowa-gornicza.pl | ||||
Ĝemelaj urboj | (Rumanio) Cămpulung Moldovenesc (Ĉeĥio) Studénka (Ukrainio) Alczewsk | ||||
Komunuma retejo | http://www.dabrowa-gornicza.pl/ | ||||
Dua Mondmilito
redaktiDum la Dua Mondmilito oni devige uzis germanan nomon de la urbo Redenberg.
- 5.10. SS pafmortigis en koncentrejo Aŭŝvico 20 polojn venĝe pro mortigo de germana policano el Dąbrowa Górnicza.
- 16.10. En la urbo germana polico pafmortigis 20 personojn, venĝe pro mortigo de ĝendarmo.
- 26.10. Germana polico publike pendumis 11 polojn pro mortigo de policano.
- 19.11. Ordnungspolizei pendumis en Strzemieszyce, apud Dąbrowa Górnicza, 11 polajn komunistojn
Personoj ligitaj kun la urbo
redakti- Kazimierz Imieliński, mondfama seksologo
- Stanisław Staszic – pastro, filozofo, politikisto, geologo, kaj poeto; malkovris karbon kaj konstruis Ministan Lernejon Sztygarka
- Krzysztof Kieślowski – filmreĝisoro; en la jaroj 40-aj kaj 50-aj loĝis en la kvartalo Strzemieszyce
- Maria Konopnicka – verkistino; ofte gastigis ĉe sia filino tie ĉi loĝanta. Dediĉis al Dąbrowa kelke da verketoj
- Józef Piłsudski – marŝalo; plurfoje estis en la urbo kaj priskribis ĝin en siaj artikoloj
- Stefan Żeromski – verkisto; vizitadis Dąbrowa, kio influis lian kreadon:Ludzie bezdomni, Popioły, Róża.
Esperanto
redaktiSabate la 28-a de januaro 1933 en la ĉambrego de nove organizita Świetlica en Dąbrowa Górnicza, str. Konopnickiej okazis unua organiza kunveno de la esperanta sekcio. Dum kunveno s-ro J. Smalec prelegis pri la temo „Deveno kaj nuna stato de la esperanta lingvo”. La prelegon partoprenis membroj kaj simpatiantoj de Świetlica, entute ĉirkaŭ 100 personoj, kiuj aplaŭde esprimis sian kontentecon ─ de l'okazinta prelego. Post la prelego estis organizita kurso de la lingvo Esperanto. Pro la malvasteco de l' ejo nombro de lernantoj estis limigita kaj oni akceptis nur 35 personojn. Unua leciono okazis la 3-an de februaro 1933. Gvidanto de novkreita sekcio kaj kurso estas s-ro J. Smalec.
La 4-an de marto 1933 en la salonoj de Popoldomo en Dąbrowa Górnicza sub protekto de urba prezidanto s-ro Z. Madejski estas solene malfermita „Monda Ekspozicio de l' Artpentrado” (E.M.A.). Dum malferma parolo sejmdeputito s-ro Z. Madejski substrekis la signifon de tia entrepreno por la mondo kaj precipe por ni. La ekspozicio enhavas kolorajn reproduktaĵojn de plej famaj pentristoj el 26 landoj. Laŭ la kultura vidpunkto ĝi havas tre gravan signifon por la publiko kaj speciale por vizitantaj ĝin lernejanoj de popol- kaj mezlernejoj. De Dąbrowa Górnicza la ekspozicio migros al aliaj pli grandaj urboj de Pollando kaj poste eksterlanden. Al E.M.A. kaj ĝiaj multaj kunkreantoj ni lokaj esperantistoj tiuloke esprimas dankon kaj deziras kiel eble plej bonan sukceson. Danke al E.M.A. ni havis okazon trafi al instruistaro kaj al diferenta por Esperanto publiko. Tre afablaj organizantoj de E.M.A. gesinjoroj Czechowski kaj same lokaj artistoj klarigis al lernantaro la historion de arto. same ankaŭ historion de E.M.A. kunkreita de tutmonda esperantistaro. Loka Esperanto-Grupo „Ĉielruĝo” en salonoj de l'ekspozicio aranĝis prelegon pri la progreso de Esperanto.