Seán Ó Riain

(Alidirektita el D-ro Seán Ó RIAIN)

D-ro Seán Ó RIAIN (naskiĝis la 5-an de novembro 1955 en Tiobraid Árann, Tipperary) estas irlanda diplomato kaj esperantisto. Ekde 2002 li estas prezidanto de la Eŭropa Esperanto-Unio (EEU).

Seán Ó Riain
Persona informo
Naskiĝo 5-an de novembro 1955 (1955-11-05) (68-jaraĝa)
Lingvoj Esperantoirlanda vd
Ŝtataneco Irlando vd
Alma mater Nacia Universitato de Irlando en Galivo vd
Profesio
Okupo esperantistodiplomato vd
vd Fonto: Vikidatumoj
vdr
Seán Ó Riain
Persona informo
Naskiĝo 5-an de novembro 1955 (1955-11-05) (68-jaraĝa)
Lingvoj Esperantoirlanda
Ŝtataneco Irlando
Alma mater Nacia Universitato de Irlando en Galivo
Okupo
Okupo esperantistodiplomato
vdr
Seán Ó Riain festprelegas dum la Zamenhof-vespero en Antverpeno, 2006.

Studado kaj publikigaĵoj redakti

Li finstudis lingvojn kaj juron ĉe la Nacia Universitato de Irlando en Gaillimh kaj ĉe la Trinity College en Dublino, kie li doktoriĝis en 1985 per lingvapolitika tezo komparante la lingvoplanadon en Irlando kaj en Kebekio. Mallongigo de lia tezo estis publikigita en 1994 kiel "Pleanáil Teanga in Éirinn 1919-1985" (Lingvoplanado en Irlando 1919-1985).

En 2001 estis publikigita lia dulingva irland-angla libreto, entenanta fortan pledon por Esperanto en EU, "An Ghaeilge agus an tAontas Eorpach - Féiniúlacht agus Éagsúlacht Teanga/The Irish Language and the EU - Identity and Linguistic Diversity". Lanĉis ĝin la irlanda ministrino pri edukado Mary Hanafin. La Ministrejo pri Eksteraj Aferoj dissendis 500 ekzemplerojn de ĝi al ĉiuj irlandaj ambasadoj en EU-landoj. Li tradukis irlanden la lernolibron de Esperanto de Stano Marĉek, "Esperanto per Direkta Metodo" (irlande "Esperanto tríd an Modh Díreach"), kiu estis eldonita fine de 2007; kaj en 2009 li verkis dulingvan irland-anglan libron, "Liospóin Léirmhínithe/Lisbon Explained" (Lisbono klarigita), kiu klarigis la Traktaton de Lisbono antau la akcepto de ĝi per referendumo en Irlando.

Diplomata servo redakti

Kiel diplomato li laboris dum 16 jaroj en la irlandaj ambasadoj en Aŭstrio (1985-1988), Aŭstralio (1990-1992), Pollando (1994-1999), Germanio (2001-2005) kaj en la Konstanta Reprezentejo de Irlando ĉe Eŭropa Unio, Bruselo (de 2005-07).

Post la akcepto de la irlanda kiel oficiala lingvo de la Eŭropa Unio, Seán Ó Riain estis taskigita direkti la retan sekcion de la ĵus kreita irlandlingva tradukservo de la Eŭropa Komisiono.

Ó Riain forte kredas en la lernfaciligaj ecoj de Esperanto, por plibonigi kaj plirapidigi la lernadon de aliaj lingvoj.

Eksteraj ligiloj redakti