D-tago

operaco en Junio de 1944 dum la Dua Mondmilito far la Aliancanoj kontraŭ Nazia Germanio
Por militotermino pri komenctago de grava operaco, vidu la paĝon T-Tago.

El inter la T-tagoj aŭ D-tagoj dum la Dua Mondmilito, plej fama estas tago de la Normandia surbordiĝo de la Aliancanoj. Tio okazis la 6-an de junio 1944.

La plano de invado en Normandio la 6an de junio 1944
La ŝipinvado de Aliancanoj en la plaĝojn de Normandio
Usonaj trupoj en la D-tago, tuj post surteriĝo sur la strando Utah en Normandio, Francio.

Operaco Overlord estas nomo de la elŝipiĝo en Normandio, el la 6-an de junio 1944, kiu post kvar jaroj malfermis Okcidentan batalfronton. Ĝi estis unu el la plej grandaj armeaj operacoj de la Dua Mondmilito.

En tiu ĉi operaco partoprenis taĉmentoj el dek du aliancanaj nacioj: Aŭstralio, Belgio, Ĉeĥoslovakio, Francio, Grekio, Kanado, Nederlando, Nov-Zelando, Norvegio, Pollando, Unuiĝinta Reĝlando kaj Usono.

La operaco Overlord komenciĝis dumnokte, kiam en Normandio surteriĝis paraŝutistaj taĉmentoj. Samtempe la aliancanaj surmaraj kaj aeraj fortoj bombardis germanajn taĉmentojn. La sekvantan tagon matene, la 6-an de junio, estis entreprenita kunigita sturmo. Tiu ĉi tago estas markata kiel T-Tago.

En anglalingva kulturo, nome ĉefe en Usono kaj Britio, oni ankaŭ nomas tiun ĉi tagon La Plej Longa Tago laŭ libro The Longest Day fare de Cornelius Ryan (1959) kaj samnoma filmo (1962).

En populara kulturo redakti

Libroj redakti

  • The Longest Day de Cornelius Ryan (1959)
  • D-Day: The Battle for Normandy de Antony Beevor (2009)
  • Neptune: The D-Day Landings and the Allied Invasion of Europe de Craig Symonds (2014)

Filmoj redakti

  • The Longest Day (1962)
  • The Big Red One (1980)
  • Saving Private Ryan (1998)
  • Band of Brothers (2001)

Vidu ankaŭ redakti