Ĉi tiu artikolo estas verkita en Esperanto-Vikipedio kiel la unua el ĉiuj lingvoj en la tuta Vikipedia projekto.

Daniele Barbaro, La pratica della perspettiva, Venecio, Camillo kaj Rutilio Borgominieri, 1569.

La traktato pri praktika perspektivo verkita de la venecia humanisto Daniele Barbaro estas la unua el sia tipo publikigita en Italio. Antaŭe oni devis konsulti tre malkompletajn eldonaĵojn kiel tiun de Pomponio Gaurico kiu traktis pri skulptarta perspektivo (1504). La De Pictura [pri pentroarto] de Leon Battista Alberti ja disponatis por la publiko (latine en 1540 kaj italigite en 1547) sed ĝi limiĝis je preceptoj por la perspektiva praktiko kaj formulis ties konceptajn konsekvencojn por la pentroarto. La paĝoj kiujn Sebastiano Serlio dediĉis en sia Unua libro al tiu problemo finfine longe restis la plej disvolvitaj (1545). La teoriaj scioj necesaj al perspektiva praktiko diskoniĝis tiutempe plej ofte tra manuskriptoj kaj aliaj unuopaj folioj.

Daniele Barbaro La pratica della perspettiva, (1569), frontpaĝo

Krom la libro eldonita de la fratoj Borgominieri, plu ekzistas tri manuskriptoj de la Perspektivo de Barbaro, ĉiuj tri konservitaj ĉe la Nacia Biblioteko Marciana en Venecio : unu latina versio kun titolo Schenographia pictoribus et sculptoribus perutilis (cod. Lat. VIII. 41, 3069) kaj du italaj versioj. La unua (cod. It. IV. 39, 5446) aŭtografas kaj entenas multajn aldonojn kaj bildojn kompare al la eldonita libro, la dua (cod. It. IV. 40, 5447) estas la fonto utiligita por la eldono.

En sia komento al traktato de Vitruvio (1567), Barbaro jam dediĉis gravan eron al la temo. Kiam li komentas la parton de la Unua libro kiu pritraktas la tri vitruviajn reprezento-manierojn (iknografio = plano, ortografio = vertikala plano, skenografio = perspektivo), li momente haltas por klarigi interesan filologian elementon. Li sin demandas ĉu la tria reprezento-maniero fakte respondas al la skenografio, trimezura reprezento (perspektivo aŭ skulptoskizo) aŭ al skiagrafio, kiu originas el la ombro-desegnaĵo kaj signifas en tiu kazo sekcan profilon de la objektoj. Kvankam la difino de Vitruvio pli facile elvokas la unuan, laŭ Barbaro, la sekco pli taŭge ol la perspektivo servas la bezonojn de la arkitektura ordigo de la partoj. Li daŭrigas tiun diskuton ĉe la paĝoj 129 ĝis 131 de la perspektiva traktato. Tiel la Perspektivo, aperinta du jarojn post la vitruvia komento, enradikiĝas laŭ la aŭtoro en la bildfaraj praktikoj kaj ne en la konstruaj.

Daniele Barbaro La pratica della perspettiva, (1569), de sube perspektivigo de homa vizaĝo

La sperto kiun Barbaro transdonas ne fontas tamen el la pentraĵoj. Li lernis perspektivon kun la matematikisto Giovanni Zamberti, frato de Bartolomeo, fama tradukinto de Eŭklido. Kun li, Barbaro ellernis la geometrian optikon kiun li uzas kiel malfermon de sia traktato. Sed li konsiderinde vastigas la sciencajn referencojn utiligitajn por la reprezenta normigo. La demandoj kiuj originis el la Planisfero de Ptolemeo eniris la debatojn pri perspektivo en la dua duono de la 16-a jarcento dank' al komento de Federico Commandino (1558). La kontribuo de Commandino, kaj iom pli poste tiu de Guidobaldo del Monte ankoraŭ pli klare, ekdividis la disciplinon perspektivo inter unuflanke spekulativan, sciencan branĉon kaj aliflanke praktikan.

Barbaro agnoskas la sciencan esencon de la demonstroj de Commandino « sed rigardante la aplikon kaj enkondukon al komencantoj, ili estas obskuraj kaj malfacilaj » (p.1). Tra la Pratica della perspectiva, klare indas krei la interŝanĝon- kaj praktiko-eblecojn de matematikaĵoj fare de artistoj. Tiu didaktika prizorgo speguliĝas en la strukturo mem de la teksto. La verko malfermiĝas kun propedeŭtiko kiu disponigas la elementojn de geometria optiko, la dividon de la ebenaj figuroj, la ecojn de la trianguloj, la distingon inter okul-punkto kaj distanc-punkto. La kerno de la traktaĵo prezentas la diversajn perspektivajn metodojn kaj ordiĝas laŭ la tri vitruviaj reprezento-manieroj.

Unue la planaj figuroj kaj la perspektivigo de la grundo aŭ platŝtonaro. Rapide Barbaro malferme apogiĝas sur la traktato de Piero della Francesca, la De Prospectiva Pingendi [porpentra perspektivo], verkita ĉirkaŭ 1474. Kvankam tiu traktato neniam estis eldonita, ĝi sufiĉe vaste disvastiĝis. En tiu unua parto, Barbaro pruntas el Piero la demonstron kial loki la objekton malantaŭ la pentraĵ-ebenon kiu rolos kiel sekcon de la vidpiramido. Tiuokaze li diskutas la malfacilan problemon de la grandeco de la vidangulo pri kiu la teoriistoj de la Renesanco akre debatis. Sekvas en la traktako parto kiu respondas al la ortografio, dediĉita al transiro de plano al vertikala plano. Tiu ĉapitro prezentas multajn malfermitajn planigitajn pluredrojn elpruntitaj el la Underweysung der Messung [Instrukcioj pri la mezurmanieroj] de Albrecht Dürer (1525) kaj reprezentas la mazzocchio (tracidia florenca ĉapelo komponita el multaj edroj) jam traktita de Piero kaj kiu baldaŭ fariĝos kutima figuro en la traktatoj pri perspektivo. La kvara parto de la prezento pri perspektivaj metodoj estas dediĉita al skenografio kaj entenas, post longa revuo pri kapiteloj, arkitravon kaj aliajn partojn de arkitekturo, prezenton kiun li pruntas de Sebastiano Serlio pri la tri diversaj teatraj scenoj : tragika, komika kaj satira.

Daniele Barbaro La pratica della perspettiva, (1569), perspektivigo de la mazzocchio

La resto de la verko konsistas el kvar aldonetoj, ne rekte ligitaj al la ĝenerala argumentado. La sesa parto rigardas la klarigon kaj prospektivigon de la planisfero de Ptolemeo. Ĝi havas specialan lokon en la traktado, ekster la kutimaj perspektivaj metodoj. Sekvas poste kelkaj paĝoj pri la projekcio de ombroj, temo kiu nur komence de la 17-a jarcento trovos sian lokon en la traktatoj pri perspektivo. Poste venas la proporcioj de la homa korpo, grunde inspiritaj de Vitruvio kaj Durero. Fine la lasta ĉapitro kunigas plurajn instrumentojn kiuj parte neniam prezentiĝis ĝis tiam en la literaturo: la fenestro de Dürer kaj tiu de Baldassare Lanci. Tra la instrumentoj, li prezentas unuafoje la praktikan funkciadon de la camera oscura [malluma ĉambro] : necesas havi ĉambron absolute senluman, scii kiel uzi la konverĝigan lenson, kiel enfokusigi la fokalon, kaj determini la metodon kiun la artisto devas sekvi por transskribi la ombrojn kaj kopii la eltrovitan bildon. Post kiam li anoncis la finon de la traktado, li tamen aldonas plian instrumenton, tiun de Giacomo Castriotto kiu helpas mezuri muregojn kaj remparojn. Kvankam ĝi povas aspekti iom ekstertema, ĝi tamen fundamente ligiĝas al perspektivo ĉar ambaŭ baziĝas sur triangula kalkulo.

La perspektiva traktado de Barbaro estas la unua libro kiu celis kunmeti en ununuran libron sciojn ĝis tiam dispelitajn en verkojn de multaj diversaj disciplinoj, foje malproksimaj unu de la alia, kiuj posedis tre malegalan statuton. Tiu materialo estis ankaŭ malfacile alirebla por artistoj ĉar distribuita inter eldonaĵoj, manuskriptoj kaj interpersonaj interŝanĝoj. Li strukturas la perspektivan sciencon helpe de la tri vitruviaj reprezento-manieroj kiuj ĉi tie uziĝas kiel kategorioj por prezenti kaj ordigi la sciaron. Barbaro kapablas klare kaj koncize reverki kaj utiligi spekulativajn sciojn. La traktato de Barbaro estas la unua siaspeca pri perspektivo kaj inaŭguras grandan tradicion kiu daŭros ĝis la 19-a jarcento.

Bibliografio redakti

  • P. J. Laven, Daniele Barbaro, patriarch elect of Aquileia, with special reference to his circle of scholars and to his literary achievement, neeldonita doktoriga disertacio, University of London, 1957.
  • G. Farhat, « Contemplation des éléments : l'intelligible en perspective ; Barbaro, Jamnitzer, Pacioli, Proclus et la visualisation des éléments naturels », Les éléments et les métamorphoses de la nature, H. Brunon, D. Mosser, D. Rabreau (eld.), Bordeaux, 2004, p. 93-109.

Eksteraj ligiloj redakti