DES (kriptado)

normo de bloka ĉifro
(Alidirektita el DES)
Pri la aliaj signifoj de DES rigardu en DES (apartigilo).

DES, anglalingva mallongigo de Data Encryption Standard ("Normo de Datuma Kriptigado") estas simetria kriptiga algoritmo inventita en 1976 de IBM kaj la usona registaro. Ĝi estis la kriptiga algoritmo kiun usonaj bankoj uzis por intersendi monon ([mankas fonto]). Unikso uzis ĝin en la programo crypt por kriptigi pasvortojn[mankas fonto].

DES devenas de la Lucifera kriptiga algoritmo de IBM de 1970. Ĝi uzas unu kaŝan ŝlosilon longan 56 bitojn. Malsame al algoritmo RSA, kun DES la ŝlosilo devas esti iel sekure komunikita al la ricevonto.

Oni diris ke la algoritmo estis tro fortika por kompanioj sed ne por la registaro. La manko de leĝo kontraŭ ĝi implicis tion. DES estas multe pli malforta ol pli novaj algoritmoj kiel AES AKK RijndaelTwofish ĉar inter aliaj la ŝlosilo estas pli mallonga. Laŭ Michael Wiener, oni povus rompi la kripigon kun komputilo kostanta 500 kilodenaroj dum 7 horoj. Laŭ Whitfield Diffie, la malforteco de DES ne estas komputika sed politika: la sistemestro rifuzus iri al malliberejo por protekti la informon de uzanto. Tamen post 20 jaroj kaj tutmonda uzo, ĝi ankoraŭ restas sana kaj sekura[mankas fonto]. Intertempe oni ankaŭ uzis DES trifoje (kun diversaj ŝlosiloj), sed tio sistemo, nomata 3DES, nur havas 112 bitojn de efika ŝlosila longeco.

Anstataŭigante DES en jaro 2001 estis adoptita nova simetria ĉifro: AES AKK Rijndael.