DP07 Seefunk en la germana origine kaj DP07 Marradio en Esperanto estas privata germana marborda radiostacio. Operacianto kaj posedanto estas ŝipestro ("Kapitän") Reiner Dietzel el Hamburgo.

Ekde Aprilo 2000 DP07 Seefunk estas aktiva por la germana sportŝipveturado. La stacio ofertas: ultramallongondan radio-operaciadon, vojaĝraportojn ("Travel Reports"), medicinajn interparolojn ("Medico-Gespräche"), AAIC (= Accounting Authority Identification Code, t. e. identigan kodon de la kontrolkalkula aŭtoritato), marveterraporton per servo de mallongaj mesaĝoj, kontrolkalkuladon de Inmarsat (= International Maritime Satellite Organization, t. e. internacia organizo de satelitaj servoj por la marŝipveturado), telegramojn, edukadon por SRC (= Short Range Certificate, t. e. limigite valida atesto de radio-operaciado) kaj LRC (= Long Range Certificate, t. e. ĝenerala atesto de radio-operaciado).

DP07 sendas per-ultramallongonde[1] po kvin fojoj tage kaj ekde Aprilo 2015 ankaŭ el Kall per-mallongonde[2] po du fojoj tage la marveterraporton por Norda kaj Balta Maroj verkitan de la germana meteorologia servo (Deutscher Wetterdienst). DP07 nuntempe sendas per dek unu[3] marbordaj relajsostacioj ĉe la germana Nord- kaj Balt-Mara bordo. Antaŭ la elsendo-komenco aŭdiĝas, kiel rekon-melodio, la Menuett aus dem Klavierbüchlein für Anna Magdalena Bach de Johann Sebastian Bach. Privataj interparoloj povas esti farataj pere de DP07. Pri ili estas farata finkalkulo de ĝi, kiel internacie registrita kaj rekonita firmo por kontrolkalkulado de per-ter-antena marradio (ultramallongondo, lim-ondo kaj mallongondo) kaj Inmarsat.

Ligiloj redakti

Notoj redakti

  1. Sendohoroj kaj frekvencoj: http://www.bsh.de/de/Produkte/Infomaterial/WetterWarnfunk/WetterWarnfunk.pdf Arkivigite je 2017-03-15 per la retarkivo Wayback Machine (ligilo kontrolita la 2an de Aprilo 2015)
  2. Sendohoroj kaj frekvencoj: Frequenztabelle (ligilo kontrolita la 2an de Aprilo 2015)
  3. DP07: Wir über uns (ligilo kontrolita la 2an de Aprilo 2015)