Duto

intervalo
(Alidirektita el DUT)

En muziko, duto[1] (aŭ sekundo) estas intervalo inter du sinsekvaj tonoj de diatona gamo. La duto, aŭ sekundo (el la latina secunda = "la dua"), rilatas do al la intervalo inter du apudaj ŝtupoj (ekz. c-d kaj ankaŭ e-f). La komplementa intervalo de la duto estas la septo.

En pli malvasta signifo, la sekundo (duto[2]supertoniko [3]) ankaŭ estas la dua tono, kiu kuŝas sur la dua grado de gamo (ekz. d en la tonalo C-maĵoro).

Variaĵoj redakti

 
Ekzemploj de dutoj (vidu la tekston)

Dutoj ekzistas en kvar variaĵoj. Tre oftaj estas

  • la granda dutoplenduto (a), kiu konsistas el la intervalo de plenduto (ĝi rilatas al la proporcio de la du tonaltoj je 9/8, t.e. ĉirkaŭ 203,9 cendoj) ankaŭ nomita maĵora sekundo kaj
  • la eta dutoduonduto (b), kiu konsistas el la intervalo de duonduto, ankaŭ nomita minora sekundo.

Multe pli maloftas

  • la aŭgmentita duto (c), kies intervalo duontonon pli grandas ol la "granda duto", kaj

nur teorie ekzistas

  • la diminuita duto (d), kies du tonoj fakte same sonas.

Difinate per tonsilaboj redakti

Pli precize eblas difini muzikajn intervalojn per tonsilaboj: Duto estas intervalo inter tono kaj skale sekva tono.

Kodaje redakti

Tonalto de toniko <Kodály> [do] estas 2 (kaj de [Do] estas 1). Duto de [do]

  • al [re] estas 9/8 = 1,125
  • al [ri] estas 9/8 * 25/24 = 75/64 = 1,171875
  • al [ra] estas 9/8 * 24/25 = 27/25 = 1,08

Barate redakti

En Barato tonalto de toniko <Bharata> [sa] estas 2 (kaj de [Sa] estas 1). Duto de [sa]

  • al [ra] estas 33/32 = 1,03125
  • al [ri] estas 16/15 = 1,0666...
  • al [ru] estas 10/9, = 1,111...
  • al [re] estas 9/8 = 1,125

La ĉi-supraj ciferoj montras la relativajn diferencojn de frekvencoj de tonoj.

Aŭdaj ekzemploj redakti

Referencoj redakti

  1. Kaj PIV kaj Reta Vortaro indikas, ke la esperanta termino estas duto.
  2. Dua signifo de duto en ReVo [1]
  3. Supertoniko en NPIV [2]

Vidu ankaŭ redakti

muzikaj intervaloj
Bazaj: unuto (1) | duto (2) | trito (3) | kvarto (4) | kvinto (5) | sesto (6) | septo (7) | oktavo (8)
Pli grandaj ol oktavo: naŭto (9) | dekto (10) | dekunuto (11) | dekduto (12) | dektrito (13) | dekkvarto (14) | dekkvinto (15)
Pluaj intervaloj: duonduto | plenduto | ditono | tritono | komao | diesiso | limmo | apotome | lupokvinto