Taoismo

ĉindevena religio aŭ filozofio
(Alidirektita el Daŭismo)

Taoismodaŭismotaŭismo (ĉine: 道教) estas filozofia tradicio de ĉina origino, kiu emfazas vivi en harmonio kun la tao (ĉine: 道; pinjino: Dào; lit. 'Vojo'). Ĝi estas speco de Animismo kaj de Panteismo. Tao estas fundamenta ideo en plej multaj ĉinaj filozofiaj skoloj; en taoismo ĝi tamen indikas la principon, kiu estas la fonto de ĉio, kio ekzistas.[1][2] La Daŭdeĝingo kaj la Ĵuangzi estas amplekse konsiderataj ŝlosilaj Taoismaj tekstoj.

Taoismo
filozofia movado • religio
religiofilozofio
Fondinto(j) Laocio vd
vdr
Tajĝituo

Ĝi evoluis el la filozofio de Laŭzio (ĉine: 老子) kaj Ĝuangzio (ĉine: 莊子) kaj sub la influo de popola kulto kaj budhismo. Laŭ taoismo, la plej alta realo kaj celo de la mondo kaj de nia vivo estas la Tao (Dao). Nuntempe taoismo estas religio de 20 milionoj da personoj, precipe en Tajvano, estinte severe persekutita sub la komunista reĝimo en Ĉinio mem dum diversaj epokoj. En la Okcidento estas taoismo okcidenta: taoismo, kiu sekvas Laŭzion kaj Ĝuangzion, sed sen dioj kaj kulto. La taoisma etiko, kiun jam praktikis antikvaj saĝuloj, nun eĉ populariĝas inter streĉplagitaj manaĝistoj. En nia tempo, la plej grava influo de taoismo realiĝas per zen-budhismo (zeno) (japane: zen; malnov-ĉine dʑjen: mandarine: chán, lit. "meditado").

Taoismo inkludas variajn memkultivadajn metodojn, kiel meditado, Neidan (interna alkemio) kaj variaj ritaroj. Komunaj celoj inkludas iĝi la natura fluo de Dao, longvivecon, iĝi saĝa (ĵenren) kaj eĉ senmorta (ksian).[1][3] Taoisma etiko varias depende de la aparta skolo, sed ili ĝenerale tendencas emfazi virtojn kiel: "wu wei" (neagado, 無爲, 无为, en pinjino wúwéi), "ziran" (natureco) aŭ "spontaneco" (自然, en pinjino zìrán), "Pu" aŭ simpleco (樸, 朴, en pinjino pǔ), kaj la nomitaj "tri trezoroj" aŭ "tri juveloj": kompato (慈, en pinjino í), sobreco (en tradicia ĉina 儉, en simpligita ĉina 俭, en pinjino jiǎn) kaj humileco (en tradicia ĉina 不敢爲天下先, en simpligita ĉina 不敢为天下先, en pinjino bù gǎn wèi tiānxià xiān).

La radikoj de Taoismo datas almenaŭ el la 4-a jarcento a.n.e. La komenca Taoismo prenis siajn kosmologiajn nociojn el la Skolo de Naturistoj aŭ de Jinjang (konata ankaŭ kiel "la Naturistoj"). Aliaj influoj estis jenaj: Ŝang kaj Ĵu religio, teoriuloj de Mohismo, Konfuceismo kaj Leĝismo kiel Ŝen Buhai kaj Han Fei, kaj la ĉinaj klasikaĵoj, speciale la I Ching kaj la Lüshi Chunqiu.[4][5][6]

Taoismo havas profundan influon en la ĉina kulturo laŭlonge de la jarcentoj kaj Taoistaj aŭ "Dao" pastroj (en ĉina 道士, en pinjino dàoshi), titolo tradicie atribuita nur al la pastraro kaj ne al simplj sekvantoj, kutime klopodas por noti la distingon inter sia ritara tradicio unuflanke kaj la praktikoj de la ĉina popolreligio kaj ne-Taoistaj ĉinpopolaj ritaroj, kiuj estas ofte erare miskomprenitaj kiel apartenantaj al Taoismo. Ĉina alkemio (speciale la "interna alkemio" - neidan), ĉina astrologio, Ĉan (Zen) Budhismo, kelkaj ĉinaj batalartoj kiel Tajĝiĉuano, Ĉina tradicia medicino, fengŝuo kaj multaj stiloj de Ĉigongo estis asociataj kun Taoismo laŭlonge de la historio.

Nuntempe, la Taoista religio estas unu el la kvin religioj oficiale agnoskitaj de la reĝimo en la Popolrespubliko Ĉinio (PRĈ), inklude en siaj specialaj administraciaj regionoj Hongkongo kaj Makao.[7] Ĝi estas ankaŭ ĉefa religio en Tajvano[8] kaj tra tuta orientazia kultura sfero ĉininflua inkludante Koreion kaj Japanion, kaj havas grandan nombron de sekvantoj en nombraj aliaj societoj tra tuta Orienta kaj Sudorienta Azio, partikulare en Malajzio, Singapuro kaj Vjetnamio. Taoismo havas sekvantojn ankaŭ en Okcidento, kio inkludas enmigrantojn el Orienta kaj Sudorienta Azio same kiel okcidentulojn konvertitajn al Taoismo.

Daŭdeĝjingo - Tao Te Ching - Dao de jing 道德經 redakti

  Pli detalaj informoj troveblas en artikolo Daŭdeĝingo.

La ĉefverko de taoismo estas la daŭdeĝingo (ĉine: 道德經, pinjine: dàodé jīng; Wade-Giles tao⁴ tê² ching¹; EPĈ-pinjin-metode daŭdeĝjingo) "La sankta skribo pri la Vojo kaj la Virto" estas la plej konata fontoteksto de la taoismo. Ĝi estas mallonga libro – ĝi enhavas nur 5467 vortojn – kaj estas skribita en tre antikva klasika ĉina lingvo. Aliformaj nomoj retroveblaj en diversaj lingvoj estas ankaŭ Tao Te ChingDao de jing.

Traduko al Esperanto redakti

La tuta verko de la Daŭdeĝingo ekzistas en Esperanto sub la titolo Dao de jing. Ĝin tradukis Wang Chongfang, tradukinto de Kamelo Ŝjangzi kaj la Analektoj de Konfuceo, sub la titolo Dao de jing. Wang tradukis rekte el la originala klasikĉina lingvo al Esperanto kaj al la nuntempa ĉina normlingvo (Putonghua)[9].

 
Tao; pinjine "dào"

Historio redakti

 
Nasko de Laŭzio, nome pentraĵo de la Verda Kaprotemplo en Ĉengduo, Siĉuano.

Laŭzio estis tradicie konsiderata kiel la fondinto de taoismo kaj estas tre proksime asocia en tiu kunteksto kun "origina" aŭ "unuaranga" Taoismo.[10] Ĉu li fakte ekzistis estas disputata;[11][12] tamen, la verko atribuita al li – nome Tao Te Ĉing – estas datita de la fino de la 4a jarcento a.K.[13]

Taoismo desegnas sian kosmologiajn fondojn el la Skolo de Naturalistoj (en formo de ties ĉefaj elementoj – Jino kaj Jango kaj la Kvin Fazoj), kiu disvolviĝis dum la Militŝtata periodo (4a al 3a jarcentoj a.K.).[14]

Robinet identigas kvar komponantojn en la apero de Taoismo:

  1. Filozofa Taoismo, t.e. la Daŭdeĝingo kaj la Ĝuangzio
  2. teknikoj por atingi ekstazon
  3. praktikoj por atingi longvivecon aŭ senmortecon
  4. ekzorcismo.[11]

Kelkaj elementoj de Taoismo povas esti serĉitaj el prahistoriaj popolaj religioj en Ĉinio kiuj poste kristaliĝis en la tradicio de Taoismo.[15][16] Precize, multaj praktikoj de Taoismo venas el la fenomenoj de la Militŝtata periodo nome vu (konektita kun la ŝamanisma kulturo de norda Ĉinio) kaj la fangŝi (kio probable derivas el la "arkivist-divenistoj de antikveco, unu el kiuj supozeble estis Laŭzio mem"), eĉ kvankam postaj Taoistoj insistis ke tio ne pravas.[17] Ambaŭ terminoj estis uzataj por aludi al individuoj dediĉitaj al "... magio, medicino, divenado,... metodoj de longviveco kaj por ekstaza vagado" same kiel la ekzorcismo; en la kazo de vu, "ŝamanoj" aŭ "sorĉistoj" estas ofte uzata kiel traduko.[17] La fangŝi estis filozofie proksimaj al la Skolo de Naturalistoj, kaj fidis multe el ties astrologiaj kaj kalendaraj spekulacioj al ties divenadaj aktivaĵoj.[18]

Post la morto de Laŭzio, Ĝuangzio disvolvis taoismon kaj fondis ĝin kiel skolon de filozofio, fariĝintan unu el la ĉefaj skoloj de ĉina filozofio, pri la jino al la jango de konfuceismo. Post jarcentoj, Laŭzio fariĝis dio, kaj taoismo religio, kun temploj, ritoj, diaro, sacerdotoj, monaĥoj, ktp. — kvankam Laŭzio mem ne kredis je dioj. La sacerdotoj, tamen, interpretis la diojn kiel esprimojn de la Tao. En la plej severa aŭ pura sekto, la monaĥoj meditas kaj ne manĝas viandon, nek tondas hararon.

La Yunji Qiqian estas (ĉ. 1029) antologio de la (1016) Taoisma Kanono, kiun la oficiala akademiano Zhang Junfang kompilis por Imperiestro Ĵenzong de la dinastio Song. La Yunji Qiqian registras multajn fruajn taoismajn tekstojn perditajn de la 11-a jarcento, kaj estas grava rimedo por kompreni mezepokan taoismon.

Kiam budhismo venis al Ĉinio, taoismo influis ĝian interpreton, tiel naskinte zenismon. Siavice, taoismo estis influita de budhismo. Tra la epokoj, taoismo kutime estis subtenita de la imperiestro, sed en 1911, la imperiestro falis kaj la temploj estis rabitaj kaj taoismo persekutata, precipe sub Mao kaj la Komunista partio (kune kun iu alia religio, kiun la Partio ne povis bridi). En 1949 estis milionoj da monaĥoj en Ĉinio, sed en 1960 nur 50 mil.

Frua moderna Taoismo redakti

 
Jang Ĉengfu praktikanta Tajĝiĉuano.

Dum la 19-a kaj 20-a jarcentoj, Taoismo suferis multan detruadon kiel rezulto de religia persekuado kaj nombraj militoj kaj konfliktoj kiuj skuis Ĉinion en la tiel nomita Jarcento de humiligo. Tiu periodo de persekuado estis okazigita per nombraj faktoroj kiel Konfuceaj antaŭjuĝoj, kontraŭ-tradiciaj ĉinaj modernismaj ideologioj, eŭropa kaj japana koloniismo, kaj Kristana misiigo.[19] Ĉirkaŭ la 20-a jarcento, nur unu kompleta ekzemplero de la Tao Cang survivis sentuŝe, konservita en la Monaĥejo de la Blanka Nubo en Pekino.[20] Ŝlosila Taoista gravulo dum tiu periodo estis Ĉen Jingning (1880-1969). Li estis grava membro de frua Ĉina Taoista Asocio kaj verkis nombrajn librojn kiuj promociis Taoistajn praktikojn.[21]

Dum la Kultura Revolucio (1966-1976), multaj Taoistaj pastroj estis elreligiigitaj kaj senditaj al laborkampoj kaj multaj Taoismaj lokoj kaj temploj estis detruitaj aŭ konvertitaj al civilaj uzoj.[22][23] En tiu periodo okazis foriro de Taoistoj el Ĉinio. Ili elmigris al apudaj Koreio, Malajzio, Singapuro, Tajvano, Tajlando kaj ankaŭ al Eŭropo kaj Nordameriko. Tiukadre, la komunista subpremado aŭ ĉikanado havis ankaŭ konsekvencon fari Taoismon tutmonda religio dissemante Taoistojn tra la tuta mondo.[24]

En la 1910-aj jaroj, Taoisma doktrino pri "Ksian" (senmortuloj) kaj atendo ĝis postmorte por vivi en "la hejmo de senmortuloj" estis unu el la plej popularaj kaj influaj kredoj de la religio.[25]

La 20-a jarcento estis ankaŭ kreiva periodo por Taoismo spite siajn multajn malfacilaĵojn. Taoist-influita praktiko de Tajĝiĉuano disvolviĝis dum tiu epoko, estrita de gravuloj kiel Jang Ĉengfu kaj Sun Lutang.[26] Fruaj proponantoj de Tajĝiĉuano, kiel Sun Lutang, postulis, ke Tajĝi estis Taoisma interna praktiko kreita de la legenda Taoista senmortulo Ĵang Sanfeng (kvankam modernaj fakuloj notas, ke al tiu postulo mankas kredenda historia pruvaro).[27]

Malfrua moderna Taoismo redakti

 
Templo Ŭong Tai Sin, unu el la plej gravaj Taoismaj temploj en Hongkongo.

Taoismo ekrekuperiĝis dum la epoko de la ĉina ekonomia malfermo (ekde 1979) post kio oni ĝuis pliiĝantan religian liberecon en kontinenta Ĉinio.[28] Tio kondukis al restarigo de multaj temploj kaj komunumoj, publikado de Taoisma literaturo kaj konservado de Taoisma materiala kulturo.[29] Kelkaj ĉinaj fakuloj, kiel Hu Fuĉen (Ĉina Akademio de Sociaj Studoj) kaj Liu Xiaogan (Ĉina Universitato de Hongkongo) laboris por disvolvi "Novan Daojia" (ksin daojia), kiu paralelas la starigon de Nova Konfuceismo.[30]

Dum la 1980-aj kaj 1990-aj jaroj, en Ĉinio ardis la nomita "febro de Ĉigongo", kiu konsistis en forta popularigo de la praktiko de Ĉigongo tra tuta Ĉinio. Dum tiu periodo multaj novaj Taoismaj kaj Taoism-influitaj religioj ekaperis, el kiuj la plej popularaj estas tiuj asociataj kun Ĉigongo, kiel Zangmigong (Tantrisma Ĉigongo influita de la Tibeta Budhismo), Ĵonggongo (Centra Ĉigongo), kaj Falungongo (kiu estis eksterleĝigita kaj subpremita de la KPĈ).[31]

Nuntempe, Taoismo estas unu el la kvin oficialaj agnoskitaj religioj en la Popolrespubliko Ĉinio. En kontinenta Ĉinio, la registaro reguligas ĝian aktivecon pere de la Ĉina Taoista Asocio.[32] Pri la statuso de Taoismo en Ĉinio, Kohn skribis:

Taoistaj institucioj estas ŝtat-posedataj, monaĥoj estas pagitaj de la registaro, kelkaj oficejoj kompetentas pri la enspezoj kaj administracia povo, kaj la trejncentroj postulas kursojn pri Marksismo kiel preparado por plena ordenigo. Krome, templokompleksoj estas starigitaj sur la kvin religiaj montoj, sur Taoismaj montoj, kaj en ĉiuj gravaj urboj.[33]

La Templo de la Blanka Nubo en Pekino plue estas la plej grava centro por la trejnado de Taoistaj monaĥoj en Ĉinio, dum ankaŭ la kvin religiaj montoj de Ĉinio enhavas gravajn taoismajn centrojn. Aliaj ŝlosilaj lokoj estas jenaj: Montoj Vudang, Monto Longhu, Monto Kijun, Monto Kingĉeng, Monto Tai, Montoj Ĵongnan, Monto Mao (Skolo Ŝangking), kaj la Monto Laŭo.[34] Dume, Taoismo estas praktikata multe pli libere en Tajvano kaj Hongkongo, kie ĝi estas grava religio kaj retenas unikajn trajtojn kaj movadojn kiuj diferencas el tiuj de kontinenta Taoismo.[35] Taoismo estas praktikata ankaŭ tra tuta Orienta Azio.[36]

 
La Templo inter la Arboj Sub la Nuboj (雲林廟), konata ankaŭ kiel Weaverville Joss House State Historic Park, la plej malnova ĉina templo en Kalifornio kaj aktiva Taoisma centro.

Ekster Ĉinio, multaj tradiciaj Taoismaj praktikoj disvastiĝis, speciale pere de la ĉinaj elmigrantoj same kiel pro konvertado de neĉinoj.[36] Ankaŭ Taoism-influitaj praktikoj, kiel Tajĝiĉuano kaj Ĉigongo, estas popularaj tra la tuta mondo.[37] Tiukadre, Taoismo estas nun tre diversa "tutmonda religio" kun vere tutmonda distribuado.[36]

Dum la fino de la 20-a jarcento, Taoismo ekdisvastiĝis ankaŭ al la okcidenta mondo, kio rezultis en variaj formoj de Taoistaj komunumoj en Okcidento, pere de Taoismaj publikaĵoj, retejoj, kaj centroj por meditado kaj Tajĝiĉuano, kaj tradukoj de Taoismaj tekstoj fare de okcidentaj fakuloj same kiel fare de nefakuloj.[38] Krome taoismaj klasikaĵoj kiel la Daodejing populariĝis en la movado Nova Epoko kaj en la "populara okcidenta Taoismo", tipo de popularigita hibrida spiriteco.[39] Laŭ Komjathy, tiu "populara okcidenta Taoismo" estas asociata kun popularaj tradukoj kaj interpretoj de la Daodejing, kaj la verkaro de popularaj figuroj kiel James Legge, Alan Watts, John Blofeld, Gia-fu Feng kaj Bruce Lee.[40] Tiu populara spiriteco nutras sin ankaŭ el la Ĉinaj luktartoj (kiuj estas ofte nerilataj al Taoismo mem), el usona transcendismo, el la Kontraŭkulturo de la 1960-aj jaroj, el la spiritemo de la movado Nova Epoko, el la eternema filozofio kaj el la alternativa medicino.[41]

Aliflanke, tradicikredantaj Taoistoj en okcidento estas ofte ĉu etne Ĉinoj aŭ ĝenerale akceptintoj de ioma nivelo de ĉinigo, speciale ĉe la adaptado de la ĉinaj lingvo kaj kulturo. Tio okazas ĉar ĉe plej granda parto de tradiciaj Taoistoj la religion oni ne rigardas kiel aparta el la ĉinaj etneco kaj kulturo. Tiukadre, plej granda parto de okcidentaj konvertitaj taoistaj grupoj estas estritaj ĉu de ĉinaj instruistoj ĉu de instrusitoj kiuj lernis kun ĉinaj instruistoj.[42] Kelkaj elstaraj okcidentaj Taoismaj asocioj estas jenaj: Asociación de Taoismo de España, Association Française Daoiste, British Daoist Association, Daoist Foundation (San Diego, Kalifornio), American Taoist and Buddhist Association (Novjorko), Ching Chung Taoist Association (San Francisco), Universal Society of the Integral Way (Ni Hua-Ching), kaj Sociedade Taoista do Brasil.[43]

Partikulare populara en Okcidento estas grupoj kiuj fokusas al batalartoj kiel Tajĝiĉuano, al Ĉigongo kaj al meditado. Alia pli malgranda parto de grupoj fokusas ankaŭ al interna alkemio, kiel la Healing Dao de Mantak Chia.[44] Kvankam tradicia Daoismo dekomence alvenis en Okcidenton tra ĉinaj enmigrantoj, pli ĵuse, ankaŭ okcidentregataj Daoismaj temploj ekaperis, kiel la Taoisma Sanktejo de San Diego kaj la Dayuan Circle en San Francisco. Kohn notas, ke ĉiuj el tiuj centroj "kombinas tradiciajn ritarservojn kun la filozofio Daodejing kaj Yijing same kiel kun variaj sanpraktikoj, kiel spirado, dieto, meditado, ĝigongo, kaj mildaj batalartoj."[45]

Taoistoj redakti

Tradicie, la ĉina lingvo ne havas terminojn reference al aliĝintoj al la doktrinoj aŭ praktikoj de Taoismo, kio anstataŭe estas komprenita ene de la kampo de la popolreligio. Taoisto, en la okcidenta ĉinologio, estas tradicie uzata por traduki daoŝi/taoŝih (道士, "mastro de Dao"), tiel strikte difinante la pastrojn de Taoismo, nome ordenigitaj pastroj de Taoista institucio kiuj "reprezentas Taoistan kulturon je profesia nivelo", estas fakuloj pri la Taoista liturgio, kaj tiel povas uzi tiun sciaron kaj ritkapablojn por la profito de komunumo.[46]

Tiu rolo de Taoistaj pastroj montras la difinon de Taoismo kiel "liturgia kadro por la disvolvigo de lokaj kultoj", alivorte skemo aŭ strukturo por la ĉina religio, proponita porl aunua fojo fare de la fakulo kaj Taoist-iniciatito Kristofer Schipper en The Taoist Body (1986). Tiukadre Taoŝioj estas kompareblaj al ne-Taoistaj ritestroj (法師) de popolaj tradicioj (la tiel nomitaj "Faismo") ene de la ĉina religio.[47]

La termino dàojiàotú (道敎徒; 'sekvanto de Dao'), kun la signifo de "Taoisto" estas "baza membro aŭ kredanto de Taoismo", estas moderna elpensaĵo kiu datas el la enkonduko de la okcidenta kategorio de "organizita religio" en Ĉinio en la 20-a jarcento, sed ĝi ne havas sencon por la plej granda parto de la ĉina socio en kiu Taoismo plue estas "ordo" de la pli granda korpuso de la ĉina religio.

Influoj redakti

 
Li Bai, priskribita en la Nanling Vuŝuang Pu de Jin Guliang, Ming dinastio.

Influitoj (inter multaj aliaj) estas jenaj:

En la libroj de infanoj en la angloparolantaj landoj, Winnie-la-Pu (angle, Winnie the Pooh, far A. A. Milne) agas taoisme dum Kuniklo agas tre kontraŭ-taoisme.

Tokipono estas planlingvo, kies vortoj estas elektitaj laŭ la pensoj de taoismo.

Taoisma etiko redakti

 
Laŭzio.

La taoisma etiko diras, ke la homoj orientiĝu laŭ tao. Taoistoj klarigas tion jene:

Kiu observas la ŝanĝiĝadon de la mondo, tiu povas ekkoni fenomenojn kaj leĝojn, kiuj sugestas, ke en ili esprimiĝas principo. Tao estas ĉi mondoprincipo.

Ĉar la tao esprimas sin en la naturo, ĝi simbolas naturecon, spontanecon kaj la kapablon ŝanĝiĝi. Sekve saĝulo atingas harmonion kun tao pli per intuicia adaptiĝo al la fluo de la aĵoj de la mondo ol per racio, volo kaj planita agado.

En la kosmo ekzistas nenio firma, fiksa. Ĉio devas daŭre ŝanĝiĝi. Ĉiu estaĵo ŝanĝiĝe realigas spontane specifan vojon, agmanieron aŭ metodon, sian propran taon. Permesi al ĉi spontano liberan disvolviĝon estas etike valora konduto. Tiu ĉi neintervena praktiko nomiĝas ĉine vu vei (= neinterveno aŭ neago).

La taoistoj kredas, ke la aĵoj kaj ties evoluo mem ordigas sin kaj disvolvas sian laŭnaturan karakteron. Laŭ ili do estas sen senco malŝpari energion por ago kontraŭ naturaj procezoj (en kiuj ja efikas tao). Ago estu konvene adaptita, en ĝusta mezuro. Ĝi estas esprimiĝo de spirito, kiu ne estas centrita al la mio; spirito, kiu povas lasi okazi trankvilanime, ĉar ĝin ne blindigas la propraj deziroj kaj avidoj.

Laŭ taoisma kompreno nur la kongruo kun tao kondukas al vera kaj daŭra feliĉo. Kontraste la implikiĝo en mondajn aferojn distancigas de la veraj virtoj. Pro tio rekomendindas gajni egalanimecon vidalvide de riĉaĵoj kaj komforto kaj sin gardi kontraŭ ekscesaj deziroj.

La instruo de la Laoco redakti

La Laoco tao-te-ĉing aŭ la libro de moralo estas verko atribuita al Laŭzio kiu konsistas el 81 alineoj pri moralo kaj vivkompreno. Ĝi intencas instrui konduton al homo kaj partikulare al la reganto.[48]

Alineoj redakti

Resumo de la 81 alineoj povas esti jena:[49]

  • 1.- Tao estas la vojo de kapableco kaj Ming la vojo de ĉiamvolemo.
  • 2.- Kunekzistas la malo kun la malmalo, la esto kun malesto.
  • 3.- La reganto regu por la popolo.
  • 4.- Tao estas plena kaj malplena, prapraa.
  • 5.- Naturo kaj saĝa reganto estas semkompataj.
  • 6.- Valo kaj ino estas senmortaj, "La pordo de la mistera ino estas la radiko de l'universo."[50]
  • 7.- Ĉielo kaj tero estas senfinaj, la saĝa reganto metas sin ekster la afero.
  • 8.- Plejbono estas kvazaŭ akvo, ne trovas baron.
  • 9.- Pleno estas neeltenebla.
  • 10.- Unuigo de la korpo kun la Unu (Tao). Sensciulo ne posedas.
  • 11.- Truo, kavaĵo, spaco: esto efikas, ĉar malesto agas.
  • 12.- Koloroj, gustoj; la saĝa reganto forlasas tion.
  • 13.- Honoro kaj malhonoro.
  • 14.-La Nenio.
  • 15.- Taoisto ne volas esti plenplena, sed plenigebla.
  • 16.- En malpleno, trankvilo. Reveni al radiko.
  • 17.- Plejbona reganto.
  • 18.- Kiam ĉio malbonas, aperas lojaloj.
  • 19.- Estu naiva kaj simplanima.
  • 20.- Senemocia.
  • 21.- Tao estas kaoso, spirito estas vereco.
  • 22.- Sanktulo kaj eminenta reganto obeas al Unu (Tao) kaj fariĝas modelo de la popolo.
  • 23.- Naturo kaj homo faras nenion daŭre.
  • 24.- Kiu fieras, ne meritas.
  • 25.- Kaoso sennoma dekomence. Homo = Tero = Ĉielo = Tao = Naturo.
  • 26.- La pezaĵo subtenas la malpezaĵon kiel radiko.
  • 27.- La sanktulo utiligas ĉion kaj forĵetas nenion.
  • 28.- Kiu kondutas tiel kaj maltiel samtempe, "fariĝos valo de la popolo".
  • 29- La sanktulo evitas ekstremon.
  • 30.- Kontraŭ milito.
  • 31.- Taoisto ne volas esti militisto, ne ŝatas homomortigon.
  • 32.- Kiam la reganto obeas al Tao, la popolo propravole obeas al li. Tao estas "komparebla al riverego kaj maro, en kiujn ĉiuj riveretoj kaj valoj enfluas".[51]
  • 33.- Kiu obeas al sia destino, vivas longe.
  • 34.- Tao superfluas, akceptas ĉion.
  • 35.- Oni regu la popolon laŭ Tao, nevidebla, neaŭdebla sed ne konsumebla.
  • 36.- Oni ne elmontru la sekreton de la regado.
  • 37.- Ĉio okazas per si mem; Tao estas senvola; la popolo estas per si mem trankvila.
  • 38.- La virtulo ne volas esti virtema.
  • 39.- Pra tempe ekzistis Unu (Tao).
  • 40.- Reago estas la ago de Tao.
  • 41.- Tao estas transsensa kaj nenomebla.
  • 42.- Ĉiu estaĵo konsistas do el negativo, pozitivo kaj harmonio.
  • 43.- Nefaro estas utila.
  • 44.- Kiu multe avaras, multe elspezas.
  • 45.- Perfekto ŝajnas difekta.
  • 46.- Avareco estas peko plej granda.
  • 47.- Sanktulo faras ĉion ne farante mem.
  • 48.- Plu pri neniofarado.
  • 49.- La sanktulo ne posedas sian propran koron, donas ĝin al la popolo.
  • 50.- Vivorajto, troa prizorgo de vivo.
  • 51.- Nenio ekzistas sendepende de Tao.
  • 52.- Ĉies patrino estas Tao.
  • 53.- La granda vojo estas ebena. Oni ne regu per "lukso de rabisto".
  • 54.- Bonkontruado. Tao faras nenion kaj faras ĉion.
  • 55.- Kiu vivas virteme, estas komparebla al infaneto.
  • 56.- Kiu scias, ne parolas.
  • 57.- Nenio estas absoluta.
  • 58.- Regado estus grandanima. Kontraŭ malpermesoj, intelektuloj, teknikistoj, leĝoj.
  • 59.- Popolo estas naturo.
  • 60.- Granda regno estas kvazaŭ kuiri fiŝon; oni regu la popolon laŭ Tao.
  • 61.- Granda regno estas kiel malsupra parto de rivero: kunfluejo.
  • 62.- Tao troviĝas en la profundejo de ĉiuj estaĵoj.
  • 63.- Faru nefarante,
  • 64.- Ĉio stabila estas daŭrema. Kiu intencas fari, malsukcesos.
  • 65.- La popolo ne estu saĝa; ĉiela leĝo, pravirto.
  • 66.- Kiu volas regi la popolon, humiligu sin.
  • 67.- Humaneco, modesteco kaj humileco.
  • 68.- Nek fanfaronu, nek koleru nek konkuru.
  • 69.- Retiriĝo.
  • 70.- Tio estas facile komprenebla.
  • 71.- Pli ol scifiero, suferscio.
  • 72.- La popolo timu reĝan dignon.
  • 73.- Kuraĝo neperforta estas sekura.
  • 74.- La popolo timu morton.
  • 75.- Plibone senzorge ol zorgeme.
  • 76.- La rigideco estas signo de morto, fleksebleco de vivo.
  • 77.- Taoisto donas al la popolo sian superfluon.
  • 78.- Kontraŭ malmoleco, mola akvo; malforto superas forton.
  • 79.- Ĉielo estas senpartia.
  • 80.- Lando estas malvasta: utopio.
  • 81.- Sanktulo nur servas, ne pretendas.

Referencoj redakti

  1. 1,0 1,1 Elizabeth Pollard; Clifford Rosenberg; Robert Tignor (16a de Decembro 2014). Worlds Together, Worlds Apart: A History of the World - From the Beginnings of Humankind to the Present. W.W. Norton. p. 164. ISBN 978-0-393-91847-2.
  2. Creel (1982), p. 2.
  3. Woodhead, Partridge, & Kawanmi, Linda, Christopher, & Hiroko. (2016) Religions in the Modern World. New York: Routledge, p. 146. ISBN 978-0-415-85880-9.
  4. Kirkland (2004), p. 2-10.
  5. Kohn (2008), p. 23–33.
  6. Robinet 1997, p. 62
  7. Religion in China (11a de Oktobro 2018).
  8. Taiwan 2017 International Religious Freedom Report. US Federal Government (29a de Majo 2018). Arkivita el la originalo je 18a de Junio 2020. Alirita 17a de Junio 2020. Arkivigite je 2020-06-18 per la retarkivo Wayback Machine
  9. (eo) Petro Desmet, Ĉina monumento - Tutmonda monumento, Monato, la 6-an de januaro 2021.
  10. Robinet (1997), p. 63.
  11. 11,0 11,1 Robinet 1997, p. 25
  12. Kirkland 2004, p. 62
  13. Kirkland 2004, p. 61
  14. Robinet 1997, p. 6
  15. Demerath (2003), p. 149.
  16. Hucker (1995), pp. 203–04.
  17. 17,0 17,1 Robinet 1997, p. 36
  18. Robinet 1997, p. 39
  19. Komjathy, 2014, pp. 202-203
  20. Schipper, 1993, p. 220.
  21. Kohn, 2008, p. 185
  22. Kohn, 2008, p. 184
  23. Dean, Kenneth (1993). Taoist Ritual and Popular Cults of Southeast China, p. 40. Princeton: Princeton University.
  24. Komjathy, 2014, p. 205.
  25. (Februaro 1917) “Taoism, an Appreciation”, The Biblical World 49 (2), p. 87. 
  26. Wile, Douglas. (1995) Lost T'ai-chi Classics from the Late Ch'ing Dynasty (Chinese Philosophy and Culture). State University of New York Press. ISBN 978-0-7914-2654-8.
  27. Wile, Douglas. Taijiquan and Daoism: From Religion to Martial Art and Martial Art to Religion. Journal of Asian Martial Arts (Vol. 16, Issue 4).
  28. Dean, Kenneth (1993). Taoist Ritual and Popular Cults of Southeast China, p. 41. Princeton: Princeton University.
  29. Komjathy, 2014, p. 211.
  30. Komjathy, 2014, p. 212.
  31. Kohn, 2008, p. 185.
  32. Human Rights Without Frontiers "Religious Freedom in China in 2006". Arkivita el la originalo je 27a de Marto 2009. Arkivigite je 2009-03-27 per la retarkivo Wayback Machine (30.6 KB) Diskurso al la Delegitaro EU–Ĉinio de la Eŭropa Parlamento.
  33. Kohn, 2008, p. 183.
  34. Kohn, 2008, p. 185-187.
  35. Komjathy, 2014, pp. 215-216.
  36. 36,0 36,1 36,2 Komjathy, 2014, p. 201.
  37. Kohn, 2008, p. 219.
  38. Herman, Jonathan R. (2001), "Taoist Environmentalism in the West: Ursula K. Le Guin's Reception and Transmission of Taoism," en Taoism and Ecology, eld. de N. J. Girardot et al., Harvard University Press, 391, 392.
  39. Komjathy, Louis (2004), Tracing the Contours of Daoism in North America Arkivigite je 2011-12-26 per la retarkivo Wayback Machine, Nova Religio: The Journal of Alternative and Emergent Religions, 8.2, 6.
  40. Komjathy, 2014, pp. 207-208.
  41. Komjathy, 2014, p. 208.
  42. Komjathy, 2014, p. 220.
  43. Komjathy, 2014, pp. 222-224.
  44. Kohn, 2008, p. 210.
  45. Kohn, 2008, p. 208.
  46. Pregadio (2008), Vol. 1, p. 326, "Taoshih".
  47. Wu (2014), pp. 105–106.
  48. La Laoco tao-te-ĉingla libro de moralo (trad. Seiho Nishi, Amika Esperanto-Rondo / Laŭte!, Beauville 1996, 25 p.)
  49. Tamen temas pri nur izolaj ideoj elprenitaj de traduko.
  50. paĝo 4
  51. P. 11.

Literaturo redakti

  • Okakura Kakuzo, La libro de teo, tradukis el angla T. Nakamura, eld KOSMO, Osaka, 1965.
  • Barrett, Rick. Taijiquan: Through the Western Gate (Blue Snake Books, 2006). ISBN 1-58394-139-8.
  • Cane, Eulalio Paul. Harmony: Radical Taoism Gently Applied (Trafford Publishing, 2002). ISBN 1-4122-4778-0.
  • Carr, Michael (1990). "Whence the Pronunciation of Taoism?". Dictionaries 12: 55–74.
  • Carr, David T. & Zhang, Canhui. Space, Time, and Culture (Springer, 2004). ISBN 1-4020-2823-7.
  • Chan Wing-tsit. A Source Book in Chinese Philosophy (Princeton, 1963). ISBN 0-691-01964-9.
  • Chang, Stephen T. The Great Tao (Tao Longevity LLC, 1985). ISBN 0-942196-01-5.
  • Creel, Herrlee Glessner (1982) [1970]. What Is Taoism?: And Other Studies in Chinese Cultural History. University of Chicago Press. ISBN 9780226120478.
  • Demerath, Nicholas J. Crossing the Gods: World Religions and Worldly Politics (Rutgers University Press, 2003). ISBN 0-8135-3207-8.
  • Dumoulin, Heinrich, Heisig, James W. & Knitter, Paul. Zen Buddhism: A History (India and China) (World Wisdom, Inc., 2005). ISBN 0-941532-89-5.
  • Eliade, Mircea. A History of Religious Ideas, Volume 2. Tradukita de Willard R. Trask. Chicago: University of Chicago Press, 1984.
  • Fasching, Darrell J. & deChant, Dell. Comparative Religious Ethics: a narrative approach (Blackwell Publishing, 2001). ISBN 0-631-20125-4.
  • Fisher, Mary Pat. Living Religions: An Encyclopaedia of the World's Faiths (I.B. Tauris, 1997). ISBN 1-86064-148-2.
  • Goodspeed, Bennett W. The Tao Jones Averages: A Guide to Whole-Brained Investing (E. P. Dutton, 1983).
  • Graham, Angus. Disputers of the Tao (Open Court, 1989) ISBN 0-8126-9087-7.
  • Hansen, Chad D. A Daoist Theory of Chinese Thought: A Philosophical Interpretation (Oxford University Press, 2000). ISBN 0-19-513419-2.
  • Hucker, Charles O. China's Imperial Past: An Introduction to Chinese History and Culture (Stanford University Press, 1995). ISBN 0-8047-2353-2.
  • Jones, Richard H. Mysticism and Morality: a new look at old questions (Lexington Books, 2004). ISBN 0-7391-0784-4.
  • Keller, Catherine. The Face of the Deep: A Theology of Becoming (Routledge, 2003). ISBN 0-415-25648-8.
  • Kim, Ha Poong. Reading Lao Tzu: A Companion to the Tao Te Ching With a New Translation (Xlibris Corporation, 2003). ISBN 1-4010-8316-1.
  • Kirkland, Russel. Taoism: The Enduring Tradition (Routledge, 2004). ISBN 0-415-26322-0.
  • Kohn, Livia, eld. Daoism Handbook (Leiden: Brill, 2000).
  • Kohn, Livia. The Daoist Monastic Manual: A Translation of the Fengdao Kejie (New York: Oxford University Press 2004)
  • Kohn, Livia & LaFargue, Michael, eld. Lao-Tzu and the Tao-Te-Ching (SUNY Press, 1998). ISBN 0-7914-3599-7.
  • Komjathy, Louis. Handbooks for Daoist Practice. 10 vol. Hong Kong: Yuen Yuen Institute, 2008.
  • Kraemer, Kenneth. World Scriptures: An Introduction to Comparative Religions (Paulist Press, 1986). ISBN 0-8091-2781-4.
  • LaFargue, Michael. Tao and Method: A Reasoned Approach to the Tao Te Ching (SUNY Press. 1994) ISBN 0-7914-1601-1.
  • Little, Stephen kaj Shawn Eichman, et al. Taoism and the Arts of China (Chicago: Art Institute of Chicago, 2000). ISBN 0-520-22784-0
  • Mair, Victor H. The Columbia History of Chinese Literature (Columbia University Press, 2001). ISBN 0-231-10984-9
  • Mair, Victor H. Experimental Essays on Chuang-tzu (Hawaii, 1983) ISBN 0-88706-967-3.
  • Markham, Ian S. & Ruparell, Tinu. Encountering Religion: an introduction to the religions of the world (Blackwell Publishing, 2001). ISBN 0-631-20674-4.
  • Martin, William. A Path And A Practice: Using Lao Tzu's Tao Te Ching as a Guide to an Awakened Spiritual Life (Marlowe & Company, 2005). ISBN 1-56924-390-5.
  • Martinson, Paul Varo. A theology of world religions: Interpreting God, self, and world in Semitic, Indian, and Chinese thought (Augsburg Publishing House, 1987). ISBN 0-8066-2253-9.
  • Maspero, Henri. Tradukita de Frank A. Kierman, Jr. Taoism and Chinese Religion (University of Massachusetts Press, 1981). ISBN 0-87023-308-4
  • Miller, James. Daoism: A Short Introduction (Oxford: Oneworld Publications, 2003). ISBN 1-85168-315-1
  • Mollier, Christine. Buddhism and Taoism Face to Face: Scripture, Ritual, and Iconographic Exchange in Medieval China. (University of Hawai'i Press, 2008). ISBN 0-8248-3169-1.
  • Moore, Charles Alexander. The Chinese Mind: Essentials of Chinese Philosophy and Culture (University of Hawaii Press, 1967). ISBN 0-8248-0075-3.
  • Occhiogrosso, Peter. The Joy of Sects (Doubleday, 1994). ISBN 0-385-42564-3
  • Pas, Julian F. & Leung, Man Kam. Historical Dictionary of Taoism (Scarecrow Press, 1998). ISBN 0-8108-3369-7.
  • Prebish, Charles. Buddhism: A Modern Perspective (Penn State Press, 1975). ISBN 0-271-01195-5.
  • Pregadio, Fabrizio, eld. (2008). The Encyclopedia of Taoism. 2 volume set. London: Routledge. ISBN 978-0-7007-1200-7.
  • Robinet, Isabelle. Taoist Meditation: The Mao-shan Tradition of Great Purity (Albany: SUNY Press, 1993 [original French 1989]).
  • Robinet, Isabelle. Taoism: Growth of a Religion (Stanford: Stanford University Press, 1997 [original French 1992]). ISBN 0-8047-2839-9
  • Segal, Robert Alan. The Blackwell Companion to the Study of Religion (Blackwell Publishing, 2006). ISBN 0-631-23216-8.
  • Schipper, Kristopher. The Taoist Body (Berkeley: University of California Press, 1993 [original French version 1982]).
  • Schipper, Kristopher kaj Franciscus Verellen. The Taoist Canon: A Historical Companion to the Daozang (Chicago: University of Chicago, 2004).
  • Sharot, Stephen. A Comparative Sociology of World Religions: virtuosos, priests, and popular religion (New York: NYU Press, 2001). ISBN 0-8147-9805-5.
  • Silvers, Brock. The Taoist Manual (Honolulu: Sacred Mountain Press, 2005).
  • Van Voorst, Robert E. Anthology of World Scriptures (Thomson Wadsworth, 2005). ISBN 0-534-52099-5.
  • Waley, Arthur. The Way and Its Power: A Study of the Tao Te Ching and Its Place in Chinese Thought (Grove Press, 1958). ISBN 0-8021-5085-3.
  • Watts, Alan Wilson. Tao: The Watercourse Way with Al Chung-liang Huang (Pantheon, 1977). ISBN 0-394-73311-8
  • Wang Chongfang: Dao de jing Trad. el la ĉina originalo de Laŭzi; Eld. Ĉina Fremdlingva Eldonejo, 2012, 420 p., ISBN 978-7-119-07425-2.
  • Wu, Nengchang (2014). "Religion and Society. A Summary of French Studies on Chinese Religion". Review of Religion and Chinese Society. 1: 104–127. doi:10.1163/22143955-04102008. Arkivita el la originalo en 27a de Aŭgusto 2017.

Vidu ankaŭ redakti