Ĉi tiu artikolo ne rilatas al Koncentrejo Dachau.


Dachau
Blazono

Map

Dachau in DAH.svg
Administrado
Federacia lando Bavario
Distriktaro Supra Bavario
Distrikto Distrikto Dachau
Urborajtoj
Telefona antaŭkodo 08131
Poŝtkodo 85221
Aŭtomobila kodo DAH
Oficiala Municipokodo 09174115
Politiko
Komunumestro Florian Hartmann
Partio de komunumestro SPD
Adreso de la administrejo Konrad-Adenauer-Straße 2–6
85221 Dachau
Demografio
Loĝantaro 47721 (stato 2019-12-31) [fonto: landa statistika oficejo]
Geografio
Geografia situo 48° 16′ N, 11° 26′ O (mapo)48.26027777777811.434166666667Koordinatoj: 48° 16′ N, 11° 26′ O (mapo)
Alto super la marnivelo 482 m
Areo 34,85 km²
Oficiala retejo http://www.dachau.de/
Wikidata-logo.svg
Information icon.svg
vdr

Dachau [DAĥaŭ], esperantigita Daĥaŭo[1], estas urba komunumo en Germanio. Ĝi troviĝas en la distrikto Dachau kaj en la distriktaro Supra Bavario de la federacia lando Bavario, kaj estas la administra centro de la distrikto. Fine de decembro 2019 la komunumo havis 6 100 loĝantojn.

Aparte ekde la jaro 1875 pluraj signifaj germanaj pentristoj kolektiĝis vivi en la pitoreska urbeto, por inspiriĝi per la pejzaĝo de multaj lagoj kaj malsekejoj kaj per la lokaj vivantoj - parte la artistoj nur restis kelkajn monatojn, parte plurajn jarojn: ekestis la artista kolonio Dachau, kiu kun mallonga interrompo de la unua mondmilito kontinue pluvivis ĝis la ekrego de la nazioj en 1933.

Dum la sekvaj 12 jaroj la urbo krime misfamiĝis: En 1933 la germanaj nazioj fondis en Daĥaŭo la Koncentrejon Dachau, kie inter multaj aliaj senkulpaj murditoj en 1944 mortis la pola esperantisto, mariavita episkopo el Płock Johano Mario Miĥaelo Kowalski, hungara esperantisto Gyula Kulich, hungara kuracisto Ferenc Jahn kaj hungara skulptisto György Goldmann, hungara ĵurnalisto Jenő Benda.

kastelo de Daĥaŭo


Eksteraj ligilojRedakti

NotojRedakti

  1. Leksara kolekto de ofte uzataj propraj nomoj / komp. de Rikardo Ŝulco kaj Hermano Bermano. 1-a eld. Paderborno: Esperanto-Centro Paderborno 1989, 141 p.