Daqing (Ta-ch'ing) estas urbo en ĉinio kun 2,6 milionoj da loĝantoj. Tie troviĝas la plej granda naftokampo de Ĉinio en provinco Hejlungĉiang, norda parto de Sungari–Liao-baseno, inter Ĉiĉihar kaj Harbin, nordokcidente de la lasta. Ĝi donas du-kvinonon de la ĉina jara naftoproduktado.

Dacin
departemento-ranga urbo • urbego
Administrado
Poŝtkodo 163000
Demografio
Loĝantaro 2 781 562  (2020) [+]
Loĝdenso 131 loĝ./km²
Geografio
Geografia situo 46° 36′ N, 125° 0′ O (mapo)46.59791125.00798Koordinatoj: 46° 36′ N, 125° 0′ O (mapo) [+]
Alto 149 m [+]
Areo 21204,82 km² (2 120 482 ha) [+]
Horzono UTC+08:00 [+]
Dacin (Ĉinio)
Dacin (Ĉinio)
DEC
Dacin
Dacin
Situo de Dacin

Map

Alia projekto
Vikimedia Komunejo Daqing [+]
vdr

Oni malkovris la naftokampon fine de la 1950-aj jaroj, la ekspluato komenciĝis en 1958. Oni konstruis tie komence de la 1960-aj jaroj grandan naftorafinejon, kiu prilaboris en 1980 jam ĉiutage 128.000 barelojn el nafto kaj oni konstruis tie eĉ pluajn kemiajn fabrikojn por prilabori la kromproduktojn. Ekde 1973, la areo estas kunligita per naftotubo al haveno de Ch'in-huang-tao, kiun oni plilongigis en 1975 al rafinejoj de Pekino, de kie oni liveras parton de la nafto per fevojo al aliaj partoj de la lando.

Oni planas inter la rusa Angarsk kaj Daqing nafto- kaj gastubon.