Dacryodes edulissafuo (Kameruno) estas fruktarbo hejmiĝanta en Afriko. Kelkfoje la arbo nomiĝas atanga (en Gabono), Ube (en Niĝerio). Aliaj nomoj estas afrika arbusta pruno , nsafu, arbusta buterarbo, aŭ buterfrukto.

Kiel legi la taksonomionVikipedio:Kiel legi la taksonomion
Kiel legi la taksonomion
Dacryodes edulis

Biologia klasado
Regno: Plantoj, Plantae
Divizio: Angiospermoj, Magnoliophyta
Ordo: Sapindaloj, Sapindales
Familio: Burseracoj, Burseraceae
Genro: Dacryodes
Specio: D. edulis
Dacryodes edulis
H.J. LAM
Aliaj Vikimediaj projektoj
vdr
Dosiero:Native distribution of the Safou
disvastigo de Dacryodes edulis.

Priskribo redakti

Dacryodes edulis estas ĉiamverda arbo kiu atingas alton de 18–40 metroj en la arbaro, sed nur 12 metrojn en kulturo.[1] La arbo havas relative mallongan trunkon kaj malaltan densan kronon. La arboŝelo estas griza. La folioj konsistas el 5-8 paroj de folietoj. La supra flanko de la folia surfaco estas brila. La floroj estas flavaj, kiuj staras en grandaj floraroj. La frukto estas elipsoida drupo kiu varias en la longeco de 4 ĝis 12 cm. La haŭto de la frukto estas malhelblua ĝis violkolora. La arbo floras ekde la komenco de la pluvsezono. La fruktoj maturiĝas du ĝis kvin monatojn post la florado. Ekzistas du varioj de Dacryodes edulis: D. e. var. edulis kaj D. e. var. parvicarpa. La fruktoj de D. e. var. edulis estas pli grandaj. La fruktoj de D. e. var. parvicarpa estas pli malgrandaj kaj la branĉetoj pendas.

Habitato kaj disvastigo redakti

La preferita habitato de Dacryodes edulis estas ombra kaj humida tropika arbaro. Ĝi kreskas sur humida grundo. La natura regiono, kie la planto kreskas estas de Angolo en la sudo, Niĝerio kaj Sieraleono en okcidento kaj Ugando en la oriento. La arbo ankaŭ estas kultivata en Malajzio.

Oleo de fruktoj en Afriko redakti

La oleo de la fruktoj de D. edulis estas riĉa fonto de grasacidoj kaj trigliceridoj. La grasacidoj (palmita acido, oleata acido, stearata acido, linolenata acido kaj linoleata acido) kaj trigliceridaj kombinaĵoj de la oleo el ambaŭ kulturvarioj estas similaj. La kultivaro 1 havas pli da palmitolino-oleino (18.5 kompare al 14.1%) kaj la kultivaro 2 havas pli da dipalmito-oleino (24.6 kompare al 16.2%)).[2]

Uzo redakti

D. edulis havas la potencialon esti valora nutraĵo.

Frukto redakti

La ĉefa uzo de D. edulis estas ĝia frukto, kiu povas esti manĝata krude aŭ kuirita aŭ rostita. La kuirita fruktokarno havas similan teksturon kiel butero. La fruktokarno enhavas 48% da oleo. Hektaro da arboj povas produkti 7-8 tunojn. La nutraĵenhavo estas multe pli alta ol pomo, guavo kaj papajo.

Ligno redakti

La ligno de D. edulis estas elasta, grizec-blanka ĝis rozea. La ligno estas uzata por teniloj de iloj kaj kiel ĉarpentaĵoj.

Semoj redakti

La semoj de la arbo estas riĉa de karbonhidratoj, proteinoj, fibroj, kalio, kalcio, magnezio kaj fosforo. Ĝi ankaŭ enhavas multe da enda aminoacido, kiel lisinoj, fenilalanino, leŭcinoj kaj izoleŭcinoj. Ĝi enhavas ankaŭ konsiderindan kvanton de grasaj acidoj kiel palmitaj acidoj, oleitaj acidoj, kaj linoleitaj acidoj.[3] Fiziko-kemia analizo montras la valoron de semoj por la nutraĵo kaj la industria valoro.[4] Grava natura produkto, galia acido, troviĝas abunde en la semoj de Dacryodes edulis.[5]

Medicina uzo redakti

La arbo estas grava fonto de herbokuracado. Ĝi estas jam delonge uzita en afrika tradicia medicino. Interalie ĝi helpas kuraci vundaĵojn, haŭtajn malsanojn, disenterion kaj febron.

Alia uzo redakti

La arbo estas ankaŭ plantita kiel ornamplanto.

Nomenklaturo redakti

La nomo de la genro venis de la greka vorto por larmoj, dakruon, pro la resinaj punktoj de la arboŝelo. La specia nomo edulis signifas manĝebla.

Referencoj redakti

  1. Informa retejo Arkivigite je 2007-09-28 per la retarkivo Wayback Machine ĉe World Agroforestry Centre
  2. Kapseu, C.; Tchiegang, C. 1996 Fruits Paris 51(3): 185-191
  3. Annotated Bibliography of Safou (1990-2004) - International Centre for Underutilised Crops (ICUC) - Google Books.
  4. (2009) “Toxicants And Physicochemical Characteristics Of The Seeds Of African Black Pear (Dacryodes edulis)”, African Journal of Food, Agriculture, Nutrition and Development 9 (7), p. 1561–1569. 
  5. {{{Titolo}}}”, Journal of Chemical Society of Nigeria 41 (1), p. 6–9. 

Eksteraj ligiloj redakti