Dafne estos opero (paŝtistokomedio) de komponisto Heinrich Schütz, kies libreton verkis la germana poeto Martin Opitz. Ĝi estis la unua germanlingva opero kaj perdiĝis dum la malordo de la Tridekjara Milito.

Dafne
drama muzika verko
Aŭtoroj
Lingvoj
Lingvo germana lingvo
Eldonado
vdr
Heinrich Schütz en 1627, jaro de la ekesto de lia opero Dafne

Historio redakti

Komence de la jaro 1626 lia dunginto elektoprinco Johano Georgo la 1-a de Saksujo bezonis geedziĝfestan muzikon, ĉar lia dekkvinjara filino estis edziniĝonta komence de la venonta jaro. Schütz tamen ne rigardis sin kapabla verki por tio; tro freŝa estis la perdo de lia edzino Anna Magdalena, kaj tial la elektoprinco petis laŭ rekomendo de Schütz la muzikon de la opero "Dafne" de Jacopo Peri. Ties teksto ja estas en la itala lingvo, kaj Schütz montris sur poeton Martin Opitz, kiu ankaŭ povas traduki ĝin. Martin Opitz siaflanke ne nur tradukis la tekston, sed novverkis ĝin komplete, tiel ke Schütz finfine tamen devis verki muzikon pri la opica teksto.[1] Li finfaris la komponaĵon kaj supozeble unuafoje prezentis ĝin en 1627 sur Kastelo Osterstein en Gera. La komponaĵo forbrulis dum la Tridekjara Milito.[2] Tamen ne estas certe, ĉu je Dafne temas pri trakomponita opero aŭ pri teatraĵo kun muziko.

Provoj de rekonstruo redakti

La faktoj, ke „Dafne“ estas la unua germana opero kaj ĝia perdo dum la katastrofo de la Tridekjara Milito faras la operon objekto de fantazio kaj instigis al kreemo:

  • La Heinrich-Schütz-Festivalon je Gera en 2011 malfermis per la oper „Dafne“ la muzikensemblo Batzdorfer Hofkapelle kun la kantistoj Birte Kulawik, Heidi Maria Taubert, Benjamin Glaubitz, Michael Schaffrath kaj Johannes G. Schmidt. . Ili prezentis kompilaĵon de antaŭe ekzistaj muzikpecoj el la tempo de Schütz.[3]
  • Lernantoj de la Jacob-Grimm-Gimnazio je Kassel muzikigis la tekston de Opitz laŭ la stilo de Heinrich Schütz kaj verkis per tio prezenteblan modelon. La verkadon observis kaj kontrolis Jochen Faulhammer, kantoro de la Kruco-Preĝejo Kassel kaj estra membro de la Ĉambropero je Kassel. La projekton subtenis Joachim Arndt, barokmuzika fakulo kaj estro de la muziklernejo je Baunatal. La operon prezentis la ensemblo de la ĉambropero kaj la teatro-kurso de la gimnazio[4]

Referencoj redakti

Eksteraj ligiloj redakti