Dagmar Schütte

germana komuniksciencisto
Ĉi tiu artikolo estas verkita en Esperanto-Vikipedio kiel la unua el ĉiuj lingvoj en la tuta Vikipedia projekto.

Dagmar SCHÜTTE (naskiĝis la 28-an de marto 1967, do nun 57-jara) estas germana esperantistino. En la 1980-aj kaj 1990-aj jaroj, ŝi aktivis en Germana Esperanto-Junularo i.a. kiel estraranino pri renkontiĝoj, estraranino pri publikaj rilatoj kaj kiel prezidantino. Ŝi estis ĉeforganizantino de multaj Internaciaj Seminarioj kaj de la IJK 1996 en Güntersberge. Post tiu IJK, ŝi malpliigis sian aktivadon, sed de tempo al tempo plu vizitas esperantajn aranĝojn.

Dagmar Schütte
Persona informo
Naskiĝo la 28-an de marto 1967
en Germanio Osnabrück, Germanio (pasigis sian infanecon en apuda Wallenhorst)
Lingvoj Esperantogermana
Nacieco germano
Ŝtataneco Germanio
Okupo
Okupo akademiulo • esperantisto
Esperanto
Aliaj aktivaĵoj GEJ
vdr

Ŝi studis komunikadan sciencon, lingvistikon kaj etnologion en Münster, kie ŝi doktoriĝis 1995. Ekde 2002, ŝi estas profesorino pri komunikada scienco ĉe la faka altlernejo Osnabrück en Lingen.[1]

Verkoj (libroj) redakti

  • Das schöne Fremde: anglo-amerikanische Einflüsse auf die Sprache der deutschen Zeitschriftenwerbung. Opladen (Westdt. Verl.). 1996
  • (Kunaŭtoro de:) Szyszka, Peter; Schütte, Dagmar; Urbahn, Katharina. Public Relations in Deutschland: eine empirische Studie zum Berufsfeld Öffentlichkeitsarbeit. Konstanz (UVK-Verl.-Ges.). 2009
  • DAX-Deutsch. Frankfurt/Main (Eichborn). 2010
  • Mittelstands-PR in Deutschland. Konstanz (UVK-Verl.-Ges.). 2011

Referencoj redakti

Eksteraj ligiloj redakti


Antaŭe:prezidanto de Germana Esperanto-JunularoPoste: 
Thomas Puschdecembro 1992 – decembro 1994Ulrich Görtz