Daharki (urdue ڈھرکی‎‎) estas urbego en provinco Sindo (Pakistano) en kantono de Gotki, kie ĝi estas distrikta sidejo. Laŭ historiistoj la loknomo devenis de araboj memore al iu, kiu akceptis islamon.

Daharki
setlejo
Administrado
Demografio
Geografio
Geografia situo 28° 3′ N, 69° 42′ O (mapo)28.05027777777869.698055555556Koordinatoj: 28° 3′ N, 69° 42′ O (mapo) [+]
Alto 73 m [+]
Daharki (Sindo)
Daharki (Sindo)
DEC
Daharki
Daharki
Situo de Daharki
Daharki (Pakistano)
Daharki (Pakistano)
DEC
Daharki
Daharki
Situo de Daharki

Map

vdr
Katolika preĝejo en Daharki

Bazaj informoj redakti

Geografio redakti

Daharki situas sur ebenaĵo en proksimeco de Induso. Daharki situas ĉirkaŭ 100 km de Sukur, kiu estas la plej granda urbego en la ĉirkaŭaĵo. Malpli grandaj, sed pli proksimaj urboj estas Gotki, Mirpur Matelo kaj Ubauro.

Historio kaj populacio redakti

En 711 la araboj konkeris ĉi tiun areon. En Daharki naskiĝis kelkaj eminentuloj, la urbeto havas respekton kaj prestiĝon. Post la sendependeco de Pakistano en 1947 alvenis islamaj rifuĝintoj. Samtempe la hinduoj plejparte migris al la alia nova ŝtato Barato.

Daharki atingis la loĝantarnombron de cent mil en 2017, tial laŭ la internacia klasifiko ĝi estas jam urbego. La fervojo estis konstruita dum la brita dominado, tio helpis la evoluon. La nuntempa helpo pri la evoluo estas la tergaso trovita en la apudaĵo.

Loĝantaro
1972 1981 1998 2017
7 013 17 417 34 615 103 557

En Daharki parolas plejparte urdue, vivas ĉefe islamanoj kaj hinduoj kun malgrandaj kristana kaj sikha minoritatoj.

Ekonomio redakti

En apudaĵo de Daharki la agrikultura sektoro produktas kotonojn. En la urbo dominas la komercado kaj la industrio, kie uzinoj prilaboras la kotonojn. Aliaj uzinoj produktas artefaritajn sterkojn, fine estas tergasaj instalaĵoj. Ekzistas ankaŭ 235MW-centralo, kiu produktas elektron.

Granda skalo da lernekoj funkcias en la urbego.

 
Mapo pri ĉirkaŭaĵo de Daharki

Trafiko redakti

Ĉe Daharki preteriras ĉefŝoseo inter Karaĉio-Lahoro, en la urbego stacidomo funkcias laŭ la arteria ĉeflinio Karaĉio-Peŝavaro, kiu faras kontaktojn al la menciitaj milionurboj. La najbaraj stacidomoj troviĝas en Reti kaj Mirpur Matelo. Apud Daharki flughaveno estas videbla laŭ la mapo.

Klimato redakti

Daharki situas en arida klimato (BWh) laŭ la klimata klasifiko de Köppen kun ioma efiko de musono. Somere estas varmego kun mezaj ĉiutagaj temperaturoj de 35 °C, foje eĉ 50 °C. La vintro estas milda kun 7-22 °C. La jara precipitaĵo estas malpli ol cent mm. La musono portas nesufiĉan pluvon por la agrikulturo.

Vidindaĵoj redakti

Fontoj redakti

  • WikiTrans